Antaŭe ni raportis pri la malfermo de la Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko en la palaco Mollard, tute en la centro de Vieno. Sed ne nur la mezuo transloĝiĝis, sed ankaŭ la kolekto por Planlingvoj, la plej ampleksa biblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. Nun artikolo de Katinjo Fetes alportos al ni novan situacion pri la muzeo. Jen ĝia detalo.
(D=Demando kaj R=Respondo)
Hodiaŭ estas frusomereca tago, mi havas la privilegion viziti kun Herbert Mayer, la gvidanto de la Esperantomuzuo de la Aŭstra Nacia Biblioteko kaj la koketo, la libro-stokejon, kiun neniu rajtas eniri sen speciala permeso. Tuj ĉe la enirpordo impresas min la fakto, ke necesas speciala identigado de la eniranto per blat-karteto. Sen ĝi ekestus alarmo kaj ene de kelkaj minutoj venus persono gardisto por kontroli la ejon.
D: Kiam oni eniras la grandan halon, kie troviĝas la trezoroj de la Kolekto por Planlingvoj, oni rimarkas tuj—kontraste kun la ekstero—agrable friskan aeron.
R: Jes, fakte, la temperaturo en tiu librostokejo restas la sama dum la tuta jaro, proksimume 18 celsiaj. Kaj ne nur konstantan temperaturon ni havas, sed ankaŭ konstantan humidecon de la aero. Klimatiza instalaĵo aŭtomate kontrolas kaj reguligas la librostokejon klimaton.
D: Ĉu vi povas klarigi al ni, kial oni faras tiajn certe ege multekostajn aferojn?
R: Libroj konsistas grandparte el organika materialo. Kaj organika materialo "vivas" en la senco, ke ĝi reagas al la ĉirkaŭanta medio. Se la humideco estas tro granda, la materialo ensuĉas ĝin kaj povas eki la procedo de lanta mikroorganisma ŝimo. Aliflanke, se la aero estas tro seka, la paperaj elmentoj fariĝas tute rompiĝemaj, kio ankaŭ estas evidente tre malavantaĝa por la dokumentoj.
D: Kaj la temperaturo akcelas ĉiujn tiajn procedojn, ĉu ne?
R: Fakte jes, tiuj donitaĵoj estas la kaŭzo, kial ni havas klimatizilojn en ĉiuj ejoj, kie troviĝas—eĉ ofte nur mallongdaŭre ----dokumentoj: en la muzea areo same kiel en la prilaborejo aŭ en la salono, kie la publiko legas ilin.
D: Estas impreso, kiom grandspaca estas la halo. Kaj ĉio estas plena je librobretaroj. Nu, eble tiu vorto ne estas la ĝusta esprimo.
R: Temas pri tiel nomataj "kompaktaj librostokiloj", t.e. instalaĵoj, kiuj estas plej ekonomiaj koncerne la spacon, tiel ke teorie vi trovas ĉi tie lokon por preskaŭ duona kilometro da libroj vice stokitaj.
D: Do certe estas ankoraŭ sufiĉe da libera loko por estontaj tempoj.
R: Jes, per la translokiĝo al tiu nova ejo nia problemo de mankanta spco estas solvita por duona jarcento—krom se Esperanto subite venkus, kompreneble! Sed ni ne havas nur librojn. Jen vidu la kompaktan stokilon por niaj 3 000 objektoj kaj la 30 000 fotoj. Jen la statuoj kaj bustoj, jen la bildaj objektoj—kaj la skatoloj por la steloj.
D: Ĉu iu venas por vidi tiujn objektojn?
R: Nu, la objektojn ni ĉefe bezonas por nia mezuo, sed fojfoje ili plenumas ankaŭ alian destinon. Ekzemple, ni posedas la modelon de la Esperanto-momumenton, kiu staris proksime de la stacidomo en Linz. Okaze de la renovigo de la stacidomo, iu konstrua firmao erare detruis tiun momumenton. Nun oni volas refari ĝin tute laŭ la originala stato kaj pro tio oni venis al ni, por ciferecigi tiun—kompreneble sufiĉe grandan---tridimensian modelon de la monumento.
D: Jen sliparo tute malnova. Kio ĝi estas?
R: Tio estas parto de la heredaĵo Wüster. Eŭgen Wüster, la fondinto de la terminologia laboro internacia kaj eminenta esperantologo, dumgis aron da specialistoj, kiuj trakribris la tutan sliparo fariĝis la bazo de la fama Enciklopedia Vortaro de Esperanto. Ni posedas la planlingvan postlasaĵon de Wüster. Kaj jen apude vi vidas la specialajn ŝrankojn por niaj pli ol mil Esperanto-afiŝoj, inter ili kelkaj jam pli ol centjaraj.
D: Oni diris al mi, ke vi fondis la Kolekton por Planlingvoj antaŭ 16 jaroj. Sed la havaĵo estas multe pli malnova.
R: Mi ne fondis, sed mi iniciatis ties kreon ĉe la Ministerio por Sciencoj. Ĝis tiam ekzistis laŭ la leĝo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ratifita fare de la parlamento, nur la Esperantomuzeo. Ekde 1990 estas du institutoj sine de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiuj okupiĝas pri Esperanto: la muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj. Tio donas firmajn avantaĝojn en la administrado, ja biblioteko kaj muzeo havas tute diversajn bezonojn. Sed kompreneble, la kolekta laboro ekis jam en 1927 kaj la muzeo havis apude ĉiam biblioteko, kiu—dum la preskaŭ 80-jara ekzisto—fariĝis la plej granda Esperanto-biblioteko de la mondo.
(La artikolo estas el revuo "Esperanto")
|