• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-06 15:44:57    
Bela kaj kvieta antikva urbeto Fenikso (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en okcidenta parto de la provinco Hunan, suda Ĉinio, estas Xiangxi-a Aŭtonoma Subprovinco de la naciecoj Tujia kaj Miao, tie serpentas montoj kaj meze de tiuj montoj troviĝas bela antikva urbeto Fenikso. En miloj da jaroj, la urbeto ĉiam sin kaŝis kaj antaŭ 60 jaroj, nuntempa literaturisto kaj historiisto Shen Chongwen (1902-1988) faris senlimaman priskribon pri ĝi en siaj verkoj, tiam la urbeto Fenikso tago post tago estas konata. Homoj havas ŝancon por apreci ĝian belecon kaj kvietecon.

Parolante pri la urbeto Fenikso, oni nature mencias riveron Tuojiang. Per la rivero, la urbeto Fenikso havas spiritan belecon kaj urbetanoj de generacio al generacio estas kulturataj. La rivero estas atesto pri historia alterno de la urbeto. Probable sub speciale bona trakto, la rivero Tuojiang havas malrapidan fluadon tra la urbeto Fenikso kaj riverakvo estas kaj malprofunda kaj klara. Malprofunda parto de la rivero ne kovras genuon de geknaboj kaj alteco de profunda parto estas egala al tiu de brusto de adoltulo. La rivero silente fluanta ŝajne estas afabla patrino kaj protektas la urbeton. Geknaboj trankvile sin amuzas en la rivero Tuojiang, virinoj libere purigas sian hararon kaj vestojn ĉe la rivero kaj boatistoj kaj kantas barkarolon kaj boatas kaj senĝene iras kaj reiras en la rivero. Karaj aŭskultantoj, ĉu vi aŭdas sonon de la riverakvo?

Tial raportisto veturas per boato sur la rivero Tuojiang kaj unuflanke aprecas vidindaĵojn sur la du bordoj de la rivero kaj aliflanke babilas kun boatisto.

"En 1998, oni komencis funkciadon de boato, sed tiam ne multe profitis, ĉar mankis al ni boatoj. Post 2002, multaj urbetanoj, kiuj laboris aliloke, revenis. Nun troviĝas pli ol 160 boatoj kaj ĉiuj apartenas al privatuloj, tamen necesas koalicia administrado. Nun urbetanoj ĉe la rivero estas pli riĉaj kompare kun antaŭaj jaroj. Kelkaj funkciigas komercon de boato kaj aliaj havas familian hotelon. Estas tre okupite en turisma periodo."

Ayong estas denaska urbetano de la urbeto Fenikso. Antaŭe li sin vivtenis per kultivado kaj nun krom kultivado, li gvidas turistojn boati sur la rivero Tuojiang. Estas tre ĝuinde, ke mi aŭskultas lokajn legendojn kaj rakontojn kaj sentas lokan dense naciecan etoson.

Boato sur la rivero Tuojiang faciligas al turistoj vidi arojn da antikvecaj palafitoj kun densa etoso de Tujia-nacieco. La palafitoj estas dividitaj en du etaĝojn kaj havas karakterizon de konstruado laŭ loka stato. La supra etaĝo de palafitoj estas larĝa kun ornamitaj balustradoj kaj fenestroj; la malsupra etaĝo ne estas domo por ĉiutaga uzado, tamen ankoraŭ estas ornamita per skulptaĵoj.