• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-06 17:31:40    
Prospere disvolviĝas Konfuziaj Kolegioj en fremdaj landoj

CRI

Konferenco de Konfuziaj Kolegioj inaŭguriĝis la 6-an de julio en Pekino. Raportisto informiĝis, ke tiuj kolegioj, neprofitaj kaj instruantaj la ĉinan lingvon, prospere disvolviĝas en multaj landoj kaj regionoj, kaj la ĉina registaro promesis, ke ĝi laŭ sia povo plue subtenos laborojn de Konfuziaj Kolegioj por liveri oportunon al pli da eksterlandaj lernantoj de la ĉina lingvo.

Konfuzio estas reprezentanto de la ĉina tradicia kulturo. Konfuzilaj Kolegioj ne estas lernejoj, kiaj diskonigas konfuzianismon, sed institucioj, starigitaj de Ĉinio kaj aliaj landoj por ĉinlingva eduko kaj diskonigo de la ĉina kulturo. Karaktere ili estas samaj al Goeta Instituto en Germanio.

Karaj amikoj, tio, kion vi ĵus aŭskultis, estas lekcio de instruisto pri la ĉina lingvo en Konfuzia Kolegio de Korea Respubliko. Tiu ĉi kolegio ekfunkciis en la jaro 2004, kaj estas la unua Konfuzia Kolegio fondita de Ĉinio en la mondo. Nun en tiu ĉi kolegio estas 400 lernantoj. Sinjoro Kim Ki Cheol, lernanto de tiu ĉi kolegio, diris al raportisto, ke li vizitis tiun ĉi kolegion komence pro intereso, sed nun ĝi ŝajnas al li tre praktika.

Kim Ki Cheol diris, ke antaŭe la ĉefa vojo lerni la ĉinan lingvon estis viziti Ĉinion, sed nun oni lernas la ĉinan lingvon en hejmloko. En la Konferenco de Konfuziaj Kolegioj, Chen Zhili, ĉina ŝtata konsilanto, diris, ke nun la kolegioj troviĝas en ĉiuj kontinentoj de la mondo. "Nun oni fondis 80 Konfuziajn Kolegiojn en 36 landoj kaj regionoj. Konstruado de la kolegioj favoras pli multe kontentigi la postulon de eksterlandanoj pri ĉinlingva lernado kaj ankaŭ akceli kunlaboron kaj interfluon inter Ĉinio kaj aliaj landoj en ekonomio kaj kulturo".

Sekve de pluapaŝa disvastigo de la ĉina malfermo al la ekstero kaj impeta disvolviĝo de la ĉina ekonomio, la komunikado kaj kontakto inter Ĉinio kaj diversaj landoj pli kaj pli vastiĝas kaj profundiĝas, nun pli kaj pli multaj eksterlandaj kompanioj investas kaj entreprenas en Ĉinio, kaj pliiĝas la nombro de eksterlandanoj, kiuj laboras aŭ vojaĝas en Ĉinio. Samtempe ankaŭ pli kaj pli multaj ĉinoj studas, komercas aŭ vojaĝas en aliaj landoj. Multaj eksterlandanoj lernas la ĉinan lingvon. Pro rapida pliiĝo de la nombro de ĉinlingvaj lernandoj, al multaj landoj mankas instruistoj.

En tia situacio, la ĉina registaro decidis fondi Konfuziajn Kolegiojn en aliaj landoj por liveri edukan servon al ĉinlingvaj lernantoj. Nun tiuj ĉi kolegioj funkciigas diversnivelajn ĉinlingvajn edukadon, ekzamenon, konkurson, informadon pri studado en Ĉinio kaj spertadon de la ĉina kulturo. Ili estas ŝatataj de lokaj popolanoj.

Konfuzia Kolegio en Najrobo, la ĉefurbo de Kenjo, funkciigas ĉinlingvan edukadon ĉefe per kursoj pri la ĉina kulturo, ekzemple ekspozicion de ĉinaj filmoj kaj kurson pri ĉina kaligrafio. En tiu ĉi kolegio la lernantoj povas ne nur flue paroli la ĉinan lingvon, sed ankaŭ prezenti ĉinajn kantojn.

Sinjorino Chen Zhili diris, "La ĉina registaro volas liveri oportunon al diverslandaj popoloj por lerni la ĉinan lingvon kaj koni la ĉinan kulturon. Ni plue antaŭenpuŝos konstruadon de Konfuziaj Kolegioj laŭ la jenaj principoj: unue, ni kunlabore funkciigu la edukadon laŭ ĉarto de Konfuzia Kolegio surbaze de ambaŭflanka volo; due, ni sekvu leĝojn kaj respektu lokajn morojn de landoj, en kiuj funkcias la kolegioj; trie, ni akurate resumu spertojn, normigu la edukadon, kaj perfektigu sistemon pri eduka takso".

Nun pli ol 70 institucioj de pli ol 30 landoj jam oficiale peticiis al Ĉinio pri starigo de Konfuzia Kolegio.