• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-10 10:50:59    
Hui-naciecaj lukt-artaj amatoroj en kvartalo Niujie de Pekino

cri
Hui-nacieco estas unu el la 55-naciminoritatoj de Ĉinio kaj ŝatas sin ekzerci per ĉina luktarto Wushu. En Pekino multaj Hui-naciecanoj estas amatoroj de la ĉina luktarto Wushuo, hodiaŭ ni konduku vin al ili.

En la Hui-nacieca kvartalo Niujie de Pekino troviĝas la societo de nacia luktarto Wushu, kaj ĝiaj multaj membroj estas loĝantoj de la kvartalo. En la post-laboraj horoj aŭ feriaj tagoj, ili kolektiĝas en la societo, kaj sin ekzercas per diversaj movoj de la ĉina luktarto Wushu, kaj diskutas pri luktartista vivo.

Kial Hui-naciecanoj ŝatas sin ekzerci per Wushu? S-ro Zhang Bin, membro de la societo, rakontis al ni la kaŭzon. Li diris, ke en la antikveco, por adaptiĝi al la milita bezono, Hui-oj ofte sin ekzercis per rajdado, arkpafado kaj lukto per lancoj kaj bastonoj, prenante tion kiel gravan sin-defendan rimedon. S-ro Zhang Bin diris:

"Historie, en tiama situacio, sin ekzercante per Wushu oni celis protekti sian komunumon."

Ĉar la patro de Zhang Bin siatempe emis sin ekzerci per Wushu, tial de sia infanaĝo, ankaŭ Zhang Bin kutimas fari la luktartan ekzercadon. Li diris, ke preskaŭ nekonsciate li jam ellernis iujn movojn de la luktarto. Tamen lia luktarta lernado oficiale komenciĝis en lia aĝo de 17 jaroj. Sed tiam li ne estis diligenta. Kiam li aĝis je pli ol 20 jaroj, li trovis, ke li vere ekamis Wushu-on, kaj eklernis aparte serioze. Poste, Zhang Bin kelkfoje gajnis premiojn en luktartaj konkursoj, tio pli incitis lian interesiĝon pri Wushu.

S-ro Zhang Bin nun laboras en sia kompanio kaj estas sufiĉe okupita, sed li ne forlasis sian ŝatatan Wushu-on kaj ofte sin ekzercas en postlaboraj horoj.

Same kiel s-ro Zhang Bin, ankaŭ s-ro Yang Hongliang, vicestro de la societo de nacia luktarto en la kvartalo Niujie, estas entuziasma amatoro de Wushu. Ĉar iuj el lia familio sin ekzercas per la tradicia Hui-nacieca luktarto, tial de la infaneco li estas nutrata de la spirito de Wushu, kaj revas fariĝi luktartisto. En la aĝo de pli ol 20 jaroj, li komencis sin ekzerci per Wushu. Komence li sentis, ke Wushuo tute ne estas tiel ĉarma kiel li iam sonĝis, tial li opiniis ĝin monotona kaj laciga, kaj eĉ intencis forlasi ĝin. Tamen post kiam li iom post iom mastris regulon de Wushu, li perceptis ĝian utilecon. Li diris al raportisto: