• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-10 15:14:41    
Korea Respubliko kaj Usono okazigis 2an intertraktadon pri Interkonsento de Libera Komercado

cri

La 10-an de julio en Seulo, komenciĝis la 2a intertraktado pri la Interkonsento de Libera Komercado inter Korea Respubliko kaj Usono. Veterana oficisto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj Komercado de Korea Respubliko Kim Jong-hoon kaj usona asistanta komerca delegito s-ino Wendy Cutler, gvidante respektivan delegacion, ĉeestas al la 5-taga intertraktado. Laŭ la publika opinio de Korea Respubliko, tiu ĉi intertraktado markas la veran komenciĝon de ege malfacila intertraktado.

La intertraktado pri la Interkonsento de Libera Komercado inter Korea Respubliko kaj Usono estis oficiale startigita en la lasta monato. La du flankoj faris interkonsiliĝadon pri paŝo-post-paŝa nuligo de la tarifoj por 90% da varoj de la duflanka komercado en 10 jaroj post la validiĝo de la interkonsento. En la 1a intertraktado okazinta en Vaŝingtono, la du flankoj havis relative grandajn diverĝojn en agrikulturo, kvarantenaj rimedoj, tekstilaĵoj, medikamentoj, kuraciloj kaj aliaj kampoj. Krome, ĉu la riza merkato de Korea Respubliko devas esti ekskluzivita en la intertraktado pri la Interkonsento de Libera Komercado inter Korea Respubliko kaj Usono, kaj ĉu la produktoj de la kompanioj de Korea Respubliko produktitaj en Koreio devas esti rigardataj kiel produktoj de Korea Respubliko, tiujn du problemojn oni ankoraŭ ne tuŝis.

Tiuj du problemoj estas eksterordinare sentivaj kaj malfacilaj. Por protekti sian rizan merkaton, Korea Respubliko ĉiam donas al la kamparanoj altan subvencion, tiel, ĝi ne volonte konsentos malfermi sian rizan merkaton al Usono. Rilate al la problemo pri la produktoj de la kompanioj de Korea Respubliko produktitaj en Koreio, Korea Respubliko certe asertos sian rajton en la Interkonsento de Libera Komercado por akceli la ekonomian kunlaboradon inter Korea Respubliko kaj Koreio. Tamen antaŭ la okazigo de la intertraktado, Usono jam faris neadon al tiuj du problemoj. Kim Jong-hoon esprimis, ke oni ne gajnos trarompon pri la supre menciitaj problemoj en la 5-taga intertraktado.

Korea Respubliko estas la 7-a komerca partnero de Usono. En la pasinta jaro la totala sumo de duflanka komercado atingis 72 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la favora saldo por Korea Respubliko estis 16 miliardoj da usonaj dolaroj. Por Korea Respubliko, la subskribo de la Interkonsento de Libera Komercado inter Korea Respubliko kaj Usono utilas al la altigo de la nivelo de ekonomia kaj socia evoluado kaj al la realigo de refoja ekonomia kreskado de Korea Respubliko. La registaro de Korea Respubliko provas tion, ke pli da industriaĵoj de Korea Respubliko eniru la usonan merkaton kaj, samtempe, enkonduku avangardajn entreprenajn rimedojn de Usono por altigi la konkurencan povon de Korea Respubliko en la financa servado kaj aliaj kampoj.