• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-10 19:45:48    
Mirinda kostumo de miao-nacieco (foto)

cri

Miao-nacieco estas unu el la 55 naciminoritataj naciecoj de Ĉinio. Ĝiaj membroj loĝas plejparte en montregiono malproksima de urbo kaj kunloĝas en vilaĝoj. Ĝuste pro tia loĝ-medio, ili komplete konservas originalan kaj simplan vivkostumon. En la hodiaŭa programero, ni iom parolu pri kostumo de miao-nacieco.

Miao-anoj estas malkaŝemaj kaj gastamaj. En ilia koro, alkoholaĵo estas bonaĵo gastigi familianojn kaj amikojn. Se gastoj eniras la vilaĝon, ili devas drinki pasigan alkoholaĵon. De la enirejo de ŝoseo ĉe la vilaĝo al la pordego de la vilaĝo, oni ofte establas 12 drinkajn bonvenigejojn. Oni metas tablon meze de la vojo, apud la tablo, kelkaj miao-aj gejunuloj kun festa vesto, manprenas du bovlojn da alkoholaĵo kaj tostas al gastoj, tio signifas feliĉon kaj longvivecon. La lasta bonvenigejo estas antaŭ la pordego de la vilaĝo, tiam oni ŝanĝas bovlon per bovkorno. Se iu finas la vinon el la korno, tiu vere estas "grandanimeca". La gastoj kiuj ne lertas drinki ne devas timi, ĉar ili povas, kun la manoj ĉe la dorso, leĝere tuŝi la tason per la lipoj kaj ĝentilece diri dankon en la miao-a lingvo. Kvankam miao-anoj estas gastamaj, tamen ili ne embarasas gastojn. 19-jaraĝa Huang Aixiu estas tipa miao-a knabino, ŝi loĝas en iu miao-vilaĝo nomata Laodong en la gubernio Huaihua de la provinco Hunan de suda Ĉinio. Kiam gastoj eniras en la vilaĝon, ŝi, kune kun aliaj knabinoj, ludas miao-tamburon, kantante.

"La kanto tekstas: Malproksimaj gastoj, bonvenon al Laodong, estas tiel varme, ni havas nenion gastigi vin, krom la alkoholaĵo. La kantado de miao-nacieco ne havas fiksan tekston, ni nur kantas kion ni pensas."

Kiam miao-anoj bonvenigas gastojn, ili ne nur donacas drinkaĵon, kantas bonvenigan kanzonon, sed ankaŭ ludas miao-tamburon. Tamburo estas sanktaĵo omaĝata de miao-nacieco kaj estas ankaŭ simbolo de miao-tribo. Kiam miao-nacieco translokiĝis de la Flava Rivero al montego de sudokcidenta Ĉino, ili volis forĵeti ĉion escepte de la tamburo.

La kostumo de tamburo-ludado de miao-nacieco venas el antikva legendo. En malproksima antikveco, plurkapa monstro ofte damaĝis la miao-vilaĝon, ĝi atencis virinojn, voris infanojn kaj faris ĉiun malicaĵon. Iutage, ĝi forkaptis la plej belan knabinon Azhu de la vilaĝo. Gvidante kelkajn samvilaĝanojn, kuraĝa miao-nacieca knabo Yaxiong fine mortigis la monstron post 7-diurna sanga batalo kaj savis la belulinon Azhu. Ĉiuj vilaĝanoj kune karnavale dancadis ĉirkaŭ bivakfajro, por celebri la venkon. Yaxiong senhaŭtigis la monstron kaj kovris iun grandan tamburon per la haŭto. Laŭdire, tio estas origino de miao-tamburo.

Ekde tiam, miao-tamburo fariĝis popola aktivado ŝatata de ĉiuj miao-anoj. Oni ludas gastigan tamburon por bonvenigi gastojn, kvar-flankan tamburon en festoj, simian tamburon en geedziĝa ceremonio kaj "maljunulan tamburon" en funebra ceremonio. La miao-tamburo estas heredita de generacio al generacio. Sekve de forpaso de la tempo, pli kaj pli multiĝas ludmanieroj de miao-tamburo.