• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-11 08:39:03    
Vizito al Templo Famen

cri
La Templo Famen situas en la urbeto Famensi de la urbo Baoji, pli ol cent kilometrojn okcidente de Xi'an, la ĉefurbo de la provinco Shaanxi. La templo areas je proksimume 7 hektaroj kaj posedas 24 kortojn. Ĝi estis konstruita antaŭ 1 700 jaroj, nelonge post kiam budaismo enkondukiĝis en Ĉinion. Laŭ legendo, post la nirvalo de Ŝakjamunio, la budhaj relikvoj estis dividitaj en 84 mil pecojn kaj konservataj respektive en diversaj temploj de la mondo, kaj la stupao de la Templo Famen ja estas unu el tiuj konservejoj.

La stupao de la Templo Famen estas 13-etaĝa ok-angula pagodo el brikoj. En la jaro 1981, ĝi disfalis duone. En la jaro 1987, Ĉinio decidis forigi la ruinon kaj denove konstrui la stupaon sur ĝia originala fundamento. Ordigante la fundamenton oni hazarde eltrovis subteran palacon fermitan antaŭ pli ol mil jaroj, kaj elterigis pli ol du mil rarajn kuriozaĵojn. Laŭ mezurado, la subtera palaco areas je pli ol 30 kvadrataj metroj, kaj ĝia areo rekordas inter la subteraj palacoj de stupaoj ĝis nun eltrovitaj en Ĉinio. Specialistoj de kulturaj relikvoj faris ekspertizadon kaj konkludis, ke inter la elterigitaj relikvoj de la subtera palaco troviĝas la sariro de budha fingro unika en la mondo, kaj ĝi estas la plej alta sanktaĵo en la nuntempa budaisma rondo. Tiu arkeologia eltrovo skuis la mondon kaj estas rigardata kiel unu el la plej gravaj arkeologiaj eltrovoj de Ĉinio en la 20-a jarcento.

Oni estas scivolemaj pri tio, kial en la subtera palaco de la Templo Famen ekzistas tiel multaj trezoroj. S-ro Yao Yinliang, estro de la urbo Baoji, konigis, ke antaŭ pli ol 1 300 jaroj, la Templo Famen apartenis al la imperiestra familio de la dinastio Tang, kaj pluraj imperiestroj de la dinastio sinsekve venis al la Templo Famen por kulti al la sariro de budha fingro, kaj ankaŭ donacis la grandan kvanton da kuriozaĵoj al la templo. En la jaro 874 p. K, tiama imperiestro de la dinastio Tang kaŝis la kultatan sariron kaj ankaŭ la grandan kvanton da oraĵoj, arĝentaĵoj, vitraj ujoj, porcelanaĵoj, gemoj kaj teksaĵoj en la subtera palaco de la templo, kaj fermis ĝian pordon. Poste, tiuj trezoroj kaj la subtera palaco iom post iom perdiĝis en la homa memoro, rekte ĝis la jaro 1987, kiam oni malfermis la ŝtonan pordon de la subtera palaco kaj vidis tiujn valoregajn rezervaĵojn. S-ro Yao Yinliang, estro de la urbo Baoji, diris:

"La budaisma kulturo de la Templo Famen estas unika en la tuta lando, ĉi tie estas konservata sariro de Ŝakjamunio, kaj oni elterigis multe da kuriozaĵoj el la dinastio Tang. Ĉiujare ni okazigas korelativajn aktivadojn, kiuj altiras multajn turistojn."