• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-12 14:46:35    
Hinda Mumbai renkontis serion da terorismaj atakoj

cri
Vespere de la 11-a de julio en Mumbai, la plej granda komerca urbo de Hindio, okazis serio da eksplodigoj de trajnoj. Tio kaŭzis morton de almenaŭ pli ol 170 homoj kaj vundiĝon de kelkcent homoj. La hinda registaro difinis la serion da eksplodigoj kiel terorismajn atakojn.

Iomete post 18:00 de la sama tago, unue okazis eksplodigo en funkcianta trajno apud Khar-stacio en nordokcidenta Mumbai kaj en sekva pli ol duonhoro okazis eksplodigoj en aliaj 6 funkciantaj trajnoj. Ĉiuj eksplodigoj okazis en unuaklasaj vagonoj. La eksplodigoj estas tiel furiozaj ke ili kaŭzis mortojn kaj vundiĝojn. Atakitaj trajnoj kaj apudaj stacioj tuj estis en malordo. Telefona kaj poŝtelefona servoj en Mumbai estis en paralizo pro tio, ke la popolo amase telefonis al familianoj kaj amikoj. Tuturbaj hospitaloj sin dediĉis al urĝa savado. Mumbai-a trajna departemento fermis ĉiujn urbajn trajnojn kaj postulis, ke la popolamaso estu for de trajna stacio. La polico en Mumbai plifortigis gardadon al urbaj grandaj konstruaĵoj, flughaveno kaj temploj. La hinda registaro deklaris, ke la ĉefurbo Nov-delhio, Bangalore-urbo kun la nomo de "hinda silici-valo" kaj ĉiuj sentivaj regionoj en Mumbai eniru en alte gardan staton. Hinda ĉefministro Manmohan Singh apelaciis, ke la popolo tenu aplombon. Sonia Gandhi, prezidanto de Hinda Nacia Kongreso, esprimis surprizon al la evento kaj planas persone fari inspektadon al Mumbai.

Ĝis nun ankoraŭ neniu organizo deklaris respondecon pri la evento. Tamen samtage en ĉefurbo de Kaŝmiro regata de Hindio okazis kelkaj grenadaj atakoj kontraŭ turistoj. Tio kaŭzis morton kaj vundiĝon de pli ol 40 homoj. La oficiala flanko de Kaŝmiro regata de Hindio kondamnis, ke tiuj atakoj estis faritaj de islamaj armitoj. Ankaŭ hindaj amaskomunikiloj iam suspektis, ke serio da eksplodigoj en Mumbai koncernas kun atakoj en Kaŝmiro regata de Hindio, tamen hinda Ministerio pri Internaj Aferoj esprimis, ke ne troviĝas koncerneco inter dulokaj serioj da eksplodigoj okazintaj en la sama tago.

Shivraj Patil, hinda ministro pri internaj aferoj, malkaŝis, ke informa departemento iam ricevis informon kaj deklaris, ke eble okazos terorisma atako tamen tempo kaj loko ne povas esti konfirmitaj. Polica oficisto de Mumbai malkaŝis, ke antaŭ tio la polico kontrolis dinamiton en kelkaj vilaĝoj apud Mumbai. La polico opiniis, ke sekrete kuŝas komandejo de terorismaj organizoj en iu, el regionoj de Maharashtra, kie Mumbai situas.

Vespere de la 11-a de julio, hinda ĉefministro Manmohan Singh kolektis hindan internaferan ministron, ŝtatan sekurecan konsilanton kaj sekretarion de Ministerio pri Internaj Aferoj por urĝa konferenco kaj diris en deklaro, ke la eksplodigoj en Mumbai estas surprizaj kaj manipulintoj estas teroristoj.

Analizistoj opiniis, ke pro tio, ke administrado de Mumbai-a trajno-stacio estas ege malferma kaj estas sen rigora biletkontrolejo, tio donis oportunon al teroristoj. Teroristoj atakis urbajn trajnojn en vigla periodo, intencante detrui socian stabilecon de Mumbai, makuli figuron de Mumbai, kiel la plej granda komerca urbo, en la impreso de internaciaj investantoj, kaj bati ekonomian disvolvadon de Hindio. Tamen, intencaĉo de teroristoj ne estos realigota. Tio kontraste pluapaŝe firmigos decidon de la tuta Hindio batali kontraŭ terorismon, protekti socian stabilecon kaj disvolvi ŝtatan ekonomion.