• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-12 16:07:21    
Estroj de usonaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj vizitis Ĉinion

cri
Antaŭ nelonge, pli ol 400 estroj de usonaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj kaj oficistoj de eduka rondo venis al Ĉinio, kaj komencis semajnan viziton al Ĉinio. Ĉi-foja vizito de la estroj de usonaj lernejoj estis komune organizita de la oficejo de la ĉina Ŝtata Grupo pri Internacia Disvastigo de Ĉina Lingvo kaj la usona Kolegia Konsilio. Ĝi celas konigi al la usonaj estroj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj kaj edukaj oficistoj pri la ĉinaj lingvo kaj kulturo kaj pliigi interfluon inter la du flankoj en kampo de lingvo kaj kulturo per invito al ili viziti Ĉinion. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi pri tio.

Ĉina kulturo havas longan historion kaj allogan ĉarmon, kaj en Ĉinio kaj eksterlande, sennombro da homoj estas sorĉitaj de ĝi. Kaj la ĉina lingvo, kiel portilo de la ĉina kulturo, estas bela lingvo asimilanta kulturon de miloj da jaroj. Nuntempe, multaj eksterlandanoj deziras lerni la ĉinan lingvon kaj konatiĝi kun la ĉina kulturo.

En Usono, pli kaj pli multe da homoj lernas la ĉinan lingvon nuntempe. Tial en la jaro 2003, la usona Kolegia Konsilio decidis startigi kurson kaj ekzamenon de la ĉina lingvo en la fama projekto Antaŭenira Pretigo. La projekto Antaŭenira Pretigo estas iu antaŭuniversitata kurso establita de la usona Kolegia Konsilio en mezlernejoj. Tiuj, kiuj pasigis la ekzamenon, povas antaŭe gajni studpoentojn de universitato. Kaj tio favoras por esti varbita de universitato. Tial multaj lernantoj de mezlernejoj partoprenis en kursoj kaj ekzamenoj de Antaŭenira Pretigo. La decido de la usona Kolegia Konsilio estas subtenata de la oficejo de la ĉina Ŝtata Grupo pri Internacia Disvastigo de Ĉina Lingvo. La du flankoj kunsentis preni serion da rimedoj por akceli la edukadon de la ĉina lingvo en Usono. Kaj ĉi-foja vizito fare de la estroj de usonaj lernejoj estas unu el tiuj rimedoj.

Laŭ enketo de la usona Kolegia Konsilio, ĉirkaŭ 2 500 usonaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj deziras okazigi ĉinlingvan kurson. Kaj la estroj de lernejoj, kiuj vizitis Ĉinion ĉi-foje, ĝuste devenas de tiuj lernejoj. Vicdirektoro de la oficejo de la ĉina Ŝtata Grupo pri Internacia Disvastigo de ĈinaLlingvo Ma Jianfei diris:

"Nuntempe en Usono, 2 500 elementaj lernejoj kaj mezlernejoj deziras okazigi ĉinlingvan kurson. Sed fakte ankoraŭ estas granda distanco de deziro ĝis efektivigo. La estroj de usonaj lernejoj kaj la usonaj inspektoroj pri fremdlingva edukado ne scias multe pri Ĉinio. Kiam ili mem venas al Ĉinio, ili vidos la materialojn, kiujn ni pretigis por ili, inkluzive de instruistoj kaj lernolibroj. Ili mem travivos la ĉinan kulturon, kaj havos la rektan sperton. Ĉi tia rekta sperto estos reportita, kaj igos ilin decidi kaj transformi deziron al efektiva agado."

Ankaŭ la estroj de usonaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, kiuj vizitis Ĉinio ĉi-foje, havas tian celon dum vizito al Ĉinio. Sinjoro Albert Edwar Thompson, estro de la Supera Mezlernejo de la urbo Harbo en Marilando, diris:

"Partoprenante en ĉi-foja vojaĝo, mi intencas konatiĝi kun la ĉina kulturo, kaj kunĝuigi tion al miaj lernantoj, por ke ili interesiĝu pri lernado de la ĉina lingvo kaj konatiĝu kun la mondo."

En Pekino, la usonaj lernejestroj kaj edukaj oficistoj vizitis la Someran Palacon, Hutong-stratetojn kaj aliaj vidindaĵojn kun ĉinaj karakteroj. Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, fama lingvisto Xu Jialu faris al la usonaj gastoj prelegon pri la ĉinaj lingvo kaj kulturo. Tiuj aranĝoj igis la usonajn lernejestrojn kaj edukajn oficistojn rekte sperti la ĉinan kulturon kaj profundigi sian konon pri Ĉinio.

Krome, la usonaj lernejestroj kaj edukaj oficistoj ankaŭ vizitis la elementajn lernejojn kaj mezlernejojn de Pekino, faris interfluon kun la instruistoj kaj lernantoj, koniĝis pri la instruaj manieroj de ĉinaj lernejoj, inkluzive pri instruado de la ĉina lingvo al eksterlandaj studentoj. Ekzemple, en la dependa mezlernejo de la ĉina Popola Universitato, oni konigis pri la ĉina eduka koncepto instigi la lernantojn disvolviĝi ĉiuflanke, kaj emfaze konigis pri instruado de la ĉina lingvo al la eksterlandaj studentoj. Direktoro de la internacia departemento de tiu lernejo Yang Jinping konigis:

"Krom la ĉinlingva kurso por la eksterlandaj studentoj, ni okazigas ankaŭ la kursojn pri la ĉinaj kulturo, muziko, sporto kaj aliaj. Ĝenerale post unu-jara studado, plimulte da studentoj povas kompreni instruadon de ĉinaj instruistoj kaj glate studi."