• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-12 16:19:24    
Kial Donald Rumsfeld subite vizitis Afganion

cri

La 11-an de julio, Donald Rumsfeld, usona nacidefenda sekretario, subite vizitis Kabulon, ĉefurbon de Afganio, sen neniu anonco. Dum la vizito li interparolis respektive kun afgana prezidento Hamid Karzai, komandantoj de la koalicia armeo kaj koncernaj oficistoj de la usona ambasadorejo en Afganio. Analizistoj opinias, ke la vizito, kiu okazis en tiu ĉi okazo, ke la usona armeo transdonos al la internacia sekurechelpa trupo, gvidata de NATO, la taskon pri pacprotektado en la suda regiono de Afganio, estas nenio alia ol tio, ke Usono deziras refoje esprimi al la afgana registaro kontinuan subtenon en la batalo kontraŭ terorismo kaj la rekonstruado de demokratio.

En la gazetara akcepto, okazinta post la interparolo kun Hamid Karzai, Donald Rumsfeld diris, ke la koalicia armeo kaj la registara armeo de Afganio finfine venkos la talibanan armitan forton. Li apelaciis, ke eŭropaj landoj kaj Rusio subtenu la afganan batalon kontraŭ narkotaĵa krimo. Li diris, ke ĉiujare granda kvanto da narkotaĵo de Afganio enkondukiĝis en Eŭropon kaj Rusion; estas pli efike, ke oni praktikos rimedojn batali kontraŭ narkotaĵa komerco, de ties fonto anstataŭ depost la narkotaĵa enkondukiĝo en Eŭropon. Respondante demandon de raportistoj, Hamid Karzai diris, ke lastatempe talibana armita forto furioze aktivas, tamen se ni retrorigardas la grandegan ŝanĝiĝon en Afganio depost la disfalo de la talibana reĝimo en la jaro 2001, ni havas la motivon kredi, ke la definitiva venko apartenos al la afgana popolo. Hamid Karzai diris ankaŭ, ke en Afganio la ekonomia stato jam evidente pliboniĝis, kaj la ekstervaluta rezervokvanto pliiĝis de la 170 milionoj da usonaj dolaroj en la jaro 2002 ĝis la nunaj 1,9 miliardoj da usonaj dolaroj.

Oni rimarkis, ke nun la sekureca situacio en Afganio tute ne estas optimisma, kian antaŭvidis Donald Rumsfeld kaj Hamid Karzai. En la suda regiono, la talibana armita forto grave vundiĝis pro severa bato de la koalicia armeo kaj la registara armeo de Afganio, tamen ankoraŭ furioze aktivas. Ili atakis la koalician armeon per suicidaj bomboj kaj mortigis ĉirkaŭ 60 armeanojn. En la fino de tiu ĉi monato brita armeo prenos la taskon pri sekureca gardo en la suda regiono de Afganio. Pro tio la talibana armita forto okazigis atakon al la brita armeo. En la lastaj 4 semajnoj 6 britaj armeanoj estis mortigitaj en la suda regiono. En la 11-a de julio, Mullah Hayat Khan, komandanto de la talibana armita forto, anoncis per telefono, ke Britio jam decidis aldoni 900 armeanojn al la suda regiono de Afganio, tio signifas, ke Talibano havos pli da atakaj celoj. Kelkajn horojn antaŭ la vizito de Donald Rumsfeld, Carl Ikenberry, la plej alta komandanto de la usona armeo en Afganio, diris, ke kompare kun la pasinta jaro, nun la talibana armita forto estas pli organiziva; ili rapide plenigis la politikan vakuon utiligante neefikan regadon de la afgana registaro en la sudaj provincoj. En majo de la kuranta jaro la usona armeo en Afganio 1-afoje konfesis, ke iuj regionoj de la sudaj provincoj Uruzgan, Helmand kaj Kandahar estas regataj de la talibana armita forto. Tial, kiel la usona nacidefenda sekretario Donald Rumsfeld devis refoje viziti Kabulon por trankviligi la afganan registaron antaŭ ol la usona armeo transdonos al la internacia sekurechelpa trupo la taskon pri pacprotektado en la suda regiono.