• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-12 16:22:32    
Importa kaj eksporta sumo en la antaŭa duona jaro kreskis je 20%

cri
Importa kaj eksporta sumo en la antaŭa duona jaro kreskis je 20%

Laŭ donitaĵo publikigita de ĉina Ĝenerala Dogano en la 11-a de julio, en la antaŭa duona jaro, ĉina totala importa kaj eksporta sumo superis 795,7 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskante je pli ol 23% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro kaj realigis komercan favoran saldon je pli ol 61,4 miliardoj da usonaj dolaroj.

En la antaŭa duona jaro, ĉina importo kaj eksporto kun ĉefaj komercaj partenroj tenis kreskan tendencon. EU plue estis la unua granda komerca partnero de Ĉinio kaj sekvis Usono, Japanio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

Ĉinio starigis naturparkojn en lokoj kun eblaj sabloŝtormoj

Ĉinio jam starigis 58 naturparkojn en lokoj, kie oftas sabloŝtormo, kun la areo de 51 000 kvadrataj kilometroj, respektive en la provinco Hebei, Aŭtonoma Regiono de Internacia Mongolio kaj municipo Tianjin.

Sabloŝtormo entrudiĝas en Ĉinion ĉefe de oriente, meze kaj okcidente de Mongolio, moviĝas tra ĉinaj Xinjiang, Interna Mongolio, Gansu kaj aliaj lokoj al Pekino kaj Tianjin kaj fine influas plimultajn lokojn en norda Ĉinio. Kaj interne de Ĉinio sabloŝtormo fontas el dezertiĝanta stepo kaj agroj sen plantoj.

Pro tio Ĉinio starigas en iuj lokoj naturparkojn kun ekologia funkcio por bremsi produktadon kaj alian detruadon kaŭzantajn ekologian degeneradon kaj restarigas la detruitan ekologian sistemon.

Ĉinio progresive sankciis akcion A je pli ol 7 miliardoj da usonaj dolaroj de 36 eksteraj institucioj

Nun 42 eksterkapitalaj institucioj estas kvalifikitaj kiel ĉinaj eksterinstituciaj investantoj, interalie, 36 ricevis investan kontingenton de akcio A je pli ol 7,1 miliardoj da usonaj dolaroj. Laŭ informo el la Ĉina Valorpapera Reguliga Komitato en la 11-a de julio, la komitato planas pliigi la kontingenton al 10 miliardoj da usonaj dolaroj. Profesiuloj opinias, ke Ĉinio paŝo post paŝo grandigas la vicaron de eksterinstituciaj investantoj, tio havas pozitivan signifon por pliigi la kapitalan provizadon sur la akcia merkato.

Pasaĝeroj opukas 95% de sidlokoj en pekino—tibeta vagonaro

La 1-an de julio ekfunkciis Qinghai—Tibeta Fervojo, kaj samtempe, de la Okcidenta Fervoja Stacio de Pekino lanĉiĝis la pekino-tibeta vagonaro T 27. De 10 tagoj, tiu ĉi vagonaro estas ŝtata de vojaĝantoj, kaj 95% de la sidlokoj estas okupataj.

Koncerna respondeculo de la Okcidenta Forvoja Stacio de Pekino informis raportiston, ke la pekino-tibeta vagonaro T 27 kontinue tenas prosperon tendencon, de la 1-a ĝis la la 10-a de julio, ĉiutage oni sendas pli ol 800 pasaĝerojn per tiu ĉi vagonaro.

La vagonaro T 27 konsistas el 15 vagonoj, kiuj povas enteni 867 pasaĝerojn. La veturado de Pekino al Lasao daŭras pli ol 47 horojn.