• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-12 16:30:03    
Qinghai-Tibeta Fervojo akcelos tibetan ekonomion

cri
La 1-an de julio, ekfunkciis la Qinghai-Tibeta Fervojo, fervojo kun monde la plej granda alteco super la marnivelo. Tra la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, la fervojo ne nur grande liveros oportunon al veturo de tibetanoj, sed ankaŭ alportos grandan ŝancon al tibeta ekonomia disvolvo. Por tibetanoj, la Qinghai-Tibeta Fervojo sendube estas la ora vojo en altebenaĵo.

Sinjoro Duojiewangzha estas paŝtisto en la tibeta norda loko Naqu, la konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo ŝanĝis la vivon de li kaj liaj 6 familianoj. La familio de Duojiewangzha bredas 40 gruntbovojn kaj pli ol cent ŝafojn. Kiam laborantoj konstruis la fervojon najbare de la domo de Duojiewangzha, saĝa Duojiewangzha starigis tendon ĉe la konstruejo kaj vendis cigaredojn, vinon, spagetojn kaj aliajn manĝaĵojn; samtempe ĉiuj familianoj partoprenis en teamo de protektado de la fervojo kaj akiris multan rekompencon. En la lasta jaro, la familio unuafoje akiris enspezon je pli ol 10 mil juanoj. Duojiewangzha diris al ni, ke li havas pli grandan riĉigan planon:

"Nun, mi volas per la fervojo fari malgrandan negocon. Post funkciado de la fervojo, mi iros al Geermu per la fervojo por vendi niajn ŝaffelon, gruntbovfelon kaj ŝafvilon tie. Poste mi alportos ĉiutagajn necesaĵojn al Naqu kaj vendos ilin al lokanoj."

Pro la funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo, paŝtisto Duojiewangzha jam ŝanĝiĝis kiel komercisto. Sed la funkciado de la fervojo alportis multajn aliajn ŝanĝiĝojn al tibetanoj. La areo de Tibeto preskaŭ okupas okonon de la ĉina areo, en la longa tempo Tibeto nur dependis de la trafika vojo de ŝoseo kaj aviado, laŭ transporta kvanto kaj laŭ trafikaj oportuno kaj kosto, tio ne povis kontentigi propran disvolvon. La malprogresinta trafika kondiĉo ĉiam bremsis rapidan disvolvon de Tibeto.

Ekonomiaj specialistoj montris, ke la finkonstruo de la Qinghai-Tibeta Fervojo pluapaŝe ŝanĝos la staton de tibeta malprogresinta trafiko kaj liveros firman garantion al la estonta kontinua disvolvo de la tibeta ekonomio. La fervojo ankaŭ ludos pozitivan influon en flankoj de akcelado de ekonomia interfluo inter Tibeto kaj aliaj lokoj, redukto de trafika kosto de varoj, akcelado de tibeta turismo kaj rapidigo de ekspluato kaj utiligo de tibetaj mineralaj riĉfontoj.

Ekzemple en la flanko de turismo, pro la finkonstruo kaj funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo, homoj pli oportune iros al kaj el Tibeto. Intervjuate, sinjorino Liang Yuan, vicĉefdirektorino de la ĉefstabejo de Internacia Turisma Agentejo Gangzhonglu, diris:

"Vojaĝo al Tibeto per la maniero de fervojo havas 3 avantaĝojn: la unua estas la preza supereco, la prezo estas malpli alta ol tiu per la maniero de aviadilo, la dua estas la laŭgrada altiĝo al la altebenaĵa reakcio kaj la tria estas, ke ekzistas multaj belaj vidaĵoj ĉe la vojo de Xining ĝis Lasao, per aviadilo oni ne povas vidi ilin."