• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-13 07:28:32    
Amoro Forgesas neniun Angulon

CRI

En la jaro 1980, "Ŝanhaja Literaturo" publikigis en sia 1-a numero novelon titolitan "Angulo Forgesita de Amoro". Temas pri tio, ke en la lasta jaro de la 70-aj jaroj la vorto "amoro" estis ankoraǔ fremda meze de gejunuloj en la Edena Komunumo. Venis sekretario de junula ligo por fari prelegon pri amoro. Kiam li aǔdigis tiun vorton, ĉiuj aǔskultantoj forte surpriziĝis. Junuloj petole palpebrumis unu al alia – "Ho ho ho!" "Ha ha ha!" Junulinoj, kies vizaĝo jam ruĝiĝis, haste klinis la kapon – "Hi hi hi!" "Hu hu hu!" Sparkis pudora rigardo. Angule, ĉe fenestro, sidis tre ĉarma fraǔlino, grupestrino Shen Huangmei. Ŝi ne ridis, kaj ŝia vizaĝo ne ruĝiĝis, sed forte palis. Paro da grandaj okuloj melankolie sin fiksis al io ekster la fenestro. La vorto "amoro", de ŝi neniom komprenata, ekvibrigis la kordojn de ŝia koro...

Zhang Xuan, aǔtoro de la novelo, naskiĝis en la paradizeca urbo Hangzhou de la sudorienta provinco Zhejiang, 1934. Post 19 jaroj (en 1953) li diplomiĝis el mekanika specialeco de Ferŝtala Instituto sub Qinghua-Universitato en Pekino. Sinsekve li laboris kiel teknikisto en Anshan-ferŝtala Korporacio (en la nordorienta provinco Liaoning), Pekina Ferŝtala Projektejo kaj Maanshan-ferŝtala Projektejo (en la provinco Anhui, la malsupra baseno de Jangzio). En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, li fariĝis profesia verkanto de Anshan-kultura Buroo. Li komencis publikigi verkojn fakte jam en la jaro 1956. Brile! Lia novelo "Delegito de la Flanko A" (origine titolita "Ŝanhaja Knabino") estis elektita kiel bona peco en "Kolekto de Elektitaj Noveloj el 1956". Poste aperis "Rusto de Juneco" (poste "Mizera Juneco"), akre kritikanta maldekstran tendencon, sed ĝuste pro ĝi la aǔtoro suferadis kaj mizeradis en pli ol 20 jaroj! Ĝis post fraksiĝo de la 4-persona kliko! Post komenciĝo de la reformado kaj malfermo, li aperigis multajn novelojn, unu post alia, kiaj "Memoro", "Scenejo", "Angulo, Forgesita de Amoro", "Makulo", "Ruĝa Silkofadeno Ne Rompebla" kaj "Varma Pluvo". Li gajnis premiojn respektive per "Memoro" (en 1978) kaj "Angulo, Forgesita de Amoro" (en 1980), pri verkado de kiu lasta la aǔtoro mem diris, ke impulso al la verkado hazarde leviĝis en iufoja babilo, en kiu lia amiko menciis, ke negoco pri geedzigo ankoraǔ ekzistas en la kamparo. Li intencis laǔte krii kaj krii, por la knabinoj, kiuj pro malklereco kaj abrupta emocio oferis sian vivon, ankaǔ por tiuj, kiuj blinde obeis ies aranĝon de ilia sorto. Li volis ankaǔ diri kelkajn vortojn, apologie al tiuj geedzoj, kiuj, por minimuma vivtenado, ne povis ne vendi siajn filinojn kiel varojn. Dume li forte ĉagreniĝis, ne vidante ilian elirejon. Ĝuste tiam okazis plena sesio de tutlanda kongreso de la Partio kaj publikiĝis komuniko, ke oni kiel eble plej frue riĉigu la kamparanojn. Ege prave! La koro de la aǔtoro sereniĝis; kaj li jam trovis, kio kaǔzis, ke tiun angulon la amoro forgesis. Kaj li komencis verki la novelon. Strukture li sentis malfacilon, ĉar li mense projektis 2 rakontojn: Tragedio de Cunni (pliaĝa fratino de Huangmei) kaj edziniĝo el 2 generacioj – Huangmei kaj ŝia patrino. Post pluraj poluradoj li fine kunligis la patrinon kaj ŝiajn filinojn per ĵerzo. Fine la aǔtoro modeste diris, ke li ne estas talenta, tial li devas senĉese korekti kaj poluri siajn novelojn.