• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-13 15:27:55    
Israela registaro alfrontas malfacilan elekton

cri

La 12-an de julio armita forto de la libana partio Hizbullah atakis nordan landlimon de Israelo kaj forkaptis du israelajn armeanojn. Tio alfrontigas batalon kontraŭ du flankoj, la suda kaj norda, al Israelo, kiu profunde falis en ostaĝan krizon. Registaro de la ĉefministro Ehud Olmert renkontis senprecedencan elprovon, politikan kaj militan.

Analizistoj opinias, ke premo de la israela registaro venis ĉefe el jenaj flankoj.

Unue, Israelo ne povas ne batali kontraŭ la armita forto de la partio Hizbullah, rivalo pli malfacila ol Hamas. Laŭ milita povo, Hamas estas forta multe malpli ol la partio Hizbullah. Tamen ĝuste tiu ĉi antaŭa reduktis Israelon al embaraso. La milita ago Somera Pluvo de Israelo, kiu daŭras jam pli ol 10 tagojn, tamen ankoraŭ ne povas bridi Hamas. Estas tre malfacile, ke Israelo per militaj rimedoj devigas la armitan forton de la partio Hizbullah liberigi la forkaptitajn armeanojn. Kaj estas pli granda risko, se Israelo sendos trupon al la suda regiono de Libano por savado. En la 12-a de julio, 4 israelaj armeanoj mortis pro eksplodo de minoj, kiam ili transiris la libanan landlimon por savi la forkaptitajn armeanojn.

Due, Libano estas suvereneca lando. Israela invado al Libano nepre portos internacian premon kaj politikan respondecon, pli grandajn ol al la Gaza zono. Cetere, la translanda forkapto apartenas al sendependa ago de la partio Hizbullah. La 12-an de julio, libana ĉefministro Fuad Siniora diris, ke la libana registaro scias nenion pri la ago de la partio Hizbullah. Sed la israela registaro ankoraŭ praktikis bombadon al civila infrastrukturo de Libano, atribuante kulpon al la libana registaro. Tio ne helpas solvadon de la krizoj.

Trie, sekve de disvolviĝo de la situacio, evidentiĝas la resonado inter la armita forto de la partio Hizbullah kaj Hamas. La 12-an de julio gvidanto de Hamas diris, ke ago de la armita forto de la partio Hizbullah estas "heroaĵo", kiu helpos liberigon de palestinanoj arestitaj de Israelo. Ankaŭ gvidanto de la partio Hizbullah diris, ke Hizbullah volas interveni en la ostaĝan krizon inter Palestino kaj Israelo. Tio signas, ke la du krizoj koneksas kaj influas unu la alian. Tio aldonis malfacilon por solvado de la krizoj, kaj batalo kontraŭ la du flankoj alportos al Israelo pli severan defion.

Kvare, forkapto de israelaj armeanoj reduktis psikan toleron de la israela socio kaj pliigis nefidon de la popolo al la registaro kaj la armeo. Kontraste, la translanda atako de la partio Hizbullah estis zorge planita, tial ili havas psikan preparon pri la reprezalia bato de Israelo. La partio Hizbullah anoncis, ke por Israelo estas nur la vojo "nerekta intertraktado kaj interŝanĝo". Israelo alfrontas grandan premon rilate al interŝanĝo de militkaptitoj por solvado de la krizoj.