• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-14 10:25:18    
Internacia fako de Pekina Huiwen-a Mezlernejo

cri

En la lastaj jaroj, kun leviĝo de instrua nivelo kaj internacia influo de alta edukado de Ĉinio, pli kaj pli multaj fremdlandanoj studas en ĉinaj altlernejoj, sekve de tio pli kaj pli multaj fremdlandaj geknaboj lernas en ĉinaj mezlernejoj por glate pasigi la eniran ekzamenon de ĉinaj altaj lernejoj. Pro tio la ĉina eduka administracio starigis internacian mezlernejon en grandaj urboj. Unu el ili estas la internacia fako de Pekina Huiwen-a Mezlernejo, kiu havas la historion de pli ol 130 jaroj kaj ĝuas altan famon en Pekino.

Jen ĉinlingva leciono de la mezlernejo. Nia raportisto rimarkis ke la instruistino aplikis ne la kutiman instruan rimedon de ĉinaj mezlernejoj, sed la grup-studan rimedon, popularan en aliaj landoj. La instruistino Zhang Shunzhi konigis:

"Hodiaŭ mi celas konigi la tekston al ili, nome klarigi la vortojn. La grupa studado povas vigligi la lernantojn kaj disvolvi la grupan rolon, tiel ŝparas tempon kaj donas bonan efikon laŭ mi."

Por viziti ĉinajn altlernejojn, fremdlandaj lernantoj devas pasigi la eniran ekzamenon. La instruado de la internacia fako de Pekina Huiwen-a Mezlernejo iras laŭ la enhavo de tiu ekzameno. Ekzemple la lernantoj preferas la plej famajn altlernejojn --- Pekinan Universitaton kaj Qinghua-an Universitaton, do la lernejo kompilas lernolibrojn laŭ la enira ekzameno de la du altlernejoj kaj ĝustatempe freŝdatigas la enhavon laŭ la ŝanĝiĝo de la ekzamena enhavo. Cetere la lernejo alte taksas la instruadon de la ĉina lingvo, angla lingvo kaj komputero, kaj kondukas socian praktikon, turismon kaj aliajn aktivadojn ŝatatajn de lernantoj.

Laŭ statistiko de la Ĉina Eduka Ministerio, en ĉinaj lernejoj la fremdlandaj lernantoj ĉiam pli multiĝas. Ekzemple, en 2004 estis pli ol 110 000 lernantoj, je 42% pli multe ol en 2003. La nomita Huiwen-a Merlernejo akceptis pli ol 3 000 mezlernejanojn el pli ol 30 landoj ekde 1994 ĝis nun. Fininte la studadon ili ĉiuj trapasis la eniran ekzamenon de ĉinaj altaj lernejoj, kaj 80% el ili realigis sian deziron viziti Pekinan Universitaton aŭ Qinghua-an Universitaton.

Prizorgi tiujn mezlernejanojn estas nefacila afero. Sinjorino Jin Jie, direktoro de la internacia fako de la mezlernejo, diris ke la lernejo traktas la fremdajn lernantojn same kiel la ĉinajn, sed pli pacience kaj pli atente, ĉar ili frontas ne nur al la lingva malfacilo, sed ankaŭ al diferenca kulturo kaj viv- kutimo.

"Ni zorgas pri ilia vivo same kiel iliaj gepatroj. Ni intence kulturas al ili bonan vivkutimon kaj afablan traktadon al aliuloj."

18-jara lernantino Seo Ji Young el Korea Respubliko pasigis tri jarojn en la lernejo. Helpe de geinstruistoj ŝi jam alkutimiĝis al tiea vivo.

"Kiam ni renkontas malfacilojn, instruistoj certe nin helpas. En la komenco mi telefonis al la gepatroj ĉiutage. Nun ili estas jam trankvilaj, ankaŭ mi ne tiel forte sopiras al la hejmo. Tieaj instruistoj instruas nin tre serioze."

Seo Ji Young diris al nia raportisto ke ŝi baldaŭ partoprenos en la enira ekzameno de Pekina Universitato. Ŝi deziras la sukceson por ne vanigi la grandan esperon de la gepatroj.