• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-14 15:43:27    
Kamparana reĝisoro Zhou Yuanqiang

cri

Karaj retlegantoj, estante ordinara membro en ĉinaj 900 milionoj da kamparanoj, kamparana reĝisoro Zhou Yuanqiang, antaŭ 13 jaroj, gvidis siajn samvilaĝanojn fari redaktadon, reĝisoradon kaj prezentadon de iu televida teatraĵo rilate al kamparanoj. Post tio, en ĉiu jaro, li havas novan teatraĵon por publikigo. Nun Zhou Yuanqiang famiĝas kaj lia rakonto estas kameraita kiel filmo . Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Zhou Yuanqiang estas estro de kultura stacio de la gubernio Jingcheng de la urbo Jingdezhen en la provinco Jiangxi, meza Ĉinio. Li 51-jara en la kuranta jaro estas malalta kaj malgrasa. Laŭ aspekto, li estas denaska simpla ĉina kamparano, tamen en vilaĝo li estas granda reĝisoro kun la vera senco. Sennombraj samvilaĝanoj aktivas por ludi ĉefan rolon en liaj televidaj teatraĵoj. Ĝis nun Zhou Yuanqiang kamerais 27 televidajn teatraĵojn kun 61 pecoj kaj meze de pli ol 1 400 vilaĝanoj, pli ol 1 300 homoj partoprenis en ludado en liaj teatraĵoj. Nun homoj el ĉinaj aliaj lokoj kaj eĉ alilandaj homoj telefonis aŭ sendis leteron al li por sin anonci en ludado. Malsame ol aliaj repertuaraj grupoj, grupo de Zhou Yuanqiang havas neniajn profesiajn aktorojn kaj por ili ankaŭ ne troviĝas rekompenco. Li diris:

"Mia grupo ne havas profesiajn aktorojn kaj ankaŭ ne donas al ili rekompencon. Tamen ankoraŭ estas svarmo da aktoroj, kiuj atendas esti elektataj. Ilia partopreno en ludado celas sin amuzi, sed ne gajni monon."

Tamen komence por samvilaĝanoj kameraado de televida teatraĵo farita de Zhou Yuanqiang en la vilaĝo estis neimagebla. Ili neniam pensis pri tio, ke kamparano povas mem kamerai filmon kaj televidan teatraĵon, kvankam ili longtempe vidis televidajn programojn. Do kial Zhou Yuanqiang havas la ideon kamerai televidajn teatraĵojn? Akceptante intervjuon Zhou Yuanqiang rememoris sian sperton antaŭ pli ol 30 jaroj.

En la jaro 1971, Zhou Yuanqiang estis 16-jara. Iun tagon li faris kultivon en kampo, kaj kelkaj ŝiritaj paĝoj de bildrakonto, kiuj estis mergataj en kampo altiris al si multajn kamparanojn. Tiam Ĉinio estis en stato kun malprogresinta ekonomio kaj malabunda spirita vivo de homoj, precipe en kamparo, bildrakonto kun ideogramoj kaj eĉ bildoj estis valoraĵo. Tiam dekkelkaj kamparanoj svarmis por apreci la ŝiritan bildrakonton. Tio donis grandan kortuŝon al Zhou Yuanqiang. Li diris:

"Tial mi pensis pri establiĝo de kultura stacio. Post konsento de tiama komunuma estro, mi elprenis pli ol 30 juanojn, kiujn mi konservis dum unu jaro, por aĉeti 65 librojn, kelkajn pokerkartojn kaj kelkajn ĉinajn ŝakojn. Tiel funkciis la kultura stacio."

Povas esti dirite, ke Zhou Yuanqiang estas homo, kiu ĉiam marŝas antaŭen. En la jaro 1984, ĵus komenciĝis ĉina politiko pri reformado kaj malfermo, li prunteprenis monon el Banko por aĉeti kameraon, projekciilon kaj koloran televidilon. Tiam en urbaj familioj kun relative alta vivnivelo, eĉ ne troviĝis tiaj varoj, tial enhavoriĉaj televidaj programoj ĝojigis kamparanojn kaj tuj ardis la kultura stacio.