• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-14 17:19:22    
Fortaĵo kaj manko de Hindio en protekto al kulturaj heredaĵoj (foto)

cri

Hindio estas lando kun longa historio kaj antikva civilizacio kaj samtempe estas potenco de kulturaj heredaĵoj. Ties 26 kulturaj aŭ naturaj heredaĵoj estis enlistigitaj de Unesko. Hindio havas maturajn leĝsistemon kaj rimedojn koncernajn al protektado kaj restaŭrado de antikvaj restaĵoj, tamen ankoraŭ ekzistas manko en la praktiko.

En Hindio, la Arkeologia Administracio sub Kultura Ministerio respondecas pri protektado de antikvaj restaĵoj, arkeologio kaj konstruado de muzeoj. Ties funkcioj estas serĉi, elfosi, konservi kaj protekti valorajn antikvajn restaĵojn en Hindio. La Arkeologia Administracio direktas ĉirkaŭ 5 mil tre valorajn antikvajn restaĵojn, konfirmitajn de Hindio per leĝoj. Administra sistemo de la Arkeologia Administracio estis dividita laŭ regionoj en 24 filiojn, kiuj troviĝas en la tuta lando.

De la jaroj 1958 ĝis 1973 Hindio dekretis 4 leĝojn, laŭ kiuj oni protektas antikvajn restaĵojn. En la jaro 1992 la hinda registaro publikigis leĝan amendon, laŭ kiu oni malpermesas ekspluaton, konstruon kaj komercadon je 100 metroj ĉirkaŭ antikvaj restaĵoj kaj restriktas komercan funkciadon je 100 ĝis 300 metroj.

Hindio prenas tagojn de la 19-a ĝis la 25-a de ĉiu novembro kiel Semajnon de Mondaj Heredaĵoj, celante antaŭenpuŝi la propagandon kaj altigi konscion de la popolo pri protekto al antikvaj restaĵoj. En la jaro 1996 la hindaj Ministerioj pri Disvolvo de Laborforto kaj pri Kulturo kune fondis Ŝtatan Kulturan Fonduson, akceptantan donaciojn de registaro, publiko kaj alilandaj organizoj. Neregistaraj volontulaj organizoj de diversaj regionoj rajtas peticii monhelpon de tiu ĉi fonduso por uzo en protekto al antikvaj restaĵoj, kulturaj kaj artaj. La hinda registaro ankaŭ instigas neregistarajn fakojn kaj privatajn instituciojn partopreni en tiu ĉi protektado.

En protekto al famaj antikvaj restaĵoj la hinda registaro praktikis multajn rimedojn. Ekzemple, en plejparto de vidindejoj, enlistigitaj kiel mondaj heredaĵoj, oni malpermesas eniron de aŭtoj al kerna sfero, krome oni ankaŭ multe zorgas pri medireguligo. La Arkeologia Administracio ĉiujare elspezas 30 milionojn da rupioj por medireguligo de la Maŭzoleo Taj Mahal. Lastamonate hindaj Ministerioj pri Kulturo kaj pri Turismo kaj la Arkeologia Administracio kune proklamis, ke la registaro planas asigni 500 milionojn da rupioj por radikale reguligi turisman medion ĉe la Maŭzoleo Taj Mahal kaj ĉirkaŭ la regiono Agra.

Hindio havas relative perfektan leĝsistemon koncernan al protekto al antikvaj restaĵoj, tamen ekzistas ankaŭ problemoj, neglekto en turisma disvolvo, homa detruo, medipolucio kaj ne-efektivigo de protektaj rimedoj. Profesiuloj diris, ke la Arkeologia Administracio konsistas el pli ol 3 000 oficistoj, tamen ili respondecas pri protektado kaj administrado de pli ol 5 mil antikvaj restaĵoj en la tuta lando. Iuj lokoj estas zorgataj de neniu. Por efika protekto al tiuj antikvaj restaĵoj necesas 9 mil laborantoj.