Komence Zhou Yuanqiang nur per kamerao faris kameraadon pri diversaj ĝojigaj aferoj por samvilaĝanoj kaj iu maljunulo klerigis lian pensadon kamerai televidajn teatraĵojn. Li diris:
"Iufoje ni donacis librojn al iu kamparana familio kaj iu maljunulo menciis gravan aferon. Li diris, ke nia vilaĝo estas malnova liberigita regiono, en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, aroj da revoluciuloj kontribuis sian vivon, ĉu la kultura stacio povas fari disvastigon pri ilia rakonto. Estas alia afero, ke kamparanoj ofte vidas filmajn kaj televidajn programojn kaj taksas ludadon de aktoroj, tamen mankas al ili ŝanco mem ludi rolon. Tial mi pensis, ke estas bone, ke ni mem kamerau veran rakonton, kiu rekte spegulas vivon de kamparanoj. Sekve ni prunteprenis monon kaj aĉetis kameraon kaj projekciilon."
Tiel en la jaro 1993 naskiĝis televida teatraĵo .
La vilaĝo boladis. Kiam dissendiĝis la televida teatraĵo, en granda korto, kiu povas enteni 60 homojn, svarmis pli ol 200 homoj. priparolas rakonton de kamparanoj de la vilaĝo Licun pri ilia revolucia batalo en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tamen estas kamparanoj, kiuj mem ludis rolojn en la televida teatraĵo. Apero de ajna rolo en la teatraĵo, tuj eksplodis rideto. Spektantoj ofte parolis: vidu, estas via patro! Vidu, via onklo ludas aĉulon!"
Zhou Yuanqiang estas inspirata per varma respondo de samvilaĝanoj. De tiam senĉese publikiĝis liaj novaj teatraĵoj, kiuj tuŝas revolucion, lukton, atingon de reformado kaj malfermo kaj riproĉon de vulgara vivkutimo en vilaĝo. De unu peco kaj kvin pecoj ĝis pli longaj pecoj kaj ankaŭ senĉese plimultiĝis homoj, kiuj partoprenis en ludado. Laŭ kalkulo de Zhou Yuanqiang, 20 miloj da homfojoj, kiuj partoprenis en kameraado kaj ludlerteco de kamparanaj aktoroj senĉese altiĝas.
Post raporto de lia rakonto, Zhou Yuanqiang tuj famiĝis. Amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj sinsekve venis por fari intervjuon kaj filmo prezentita de mondaj steloj kun ĉina identeco Zun Long kaj Li Wen prenis lin kiel prototipon. Dramaturgia instituto invitis lin doni instruadon kaj eĉ profesiaj reĝisoroj honore titolis lin kiel "popolan majstron" kaj "heroon". Tamen Zhou Yuanqiang ankoraŭ estas simpla kaj modesta. Li diris:
"Inter mi kaj profesia reĝisoro troviĝas granda distanco. Mi estas nur la amatora. Fakte ni celas per altnivela kultura aktivado, kia kameraado de televida teatraĵo, organizi kamparanajn amikojn por ke ili sin amuzu. Kaj tiel nia kampara baza kultura aktivado povas esti pli enhavoriĉa kaj abunda. Tio estas nia celo."
Zhou Yuanqiang diris, ke lia feliĉo devenas de ĝojeco de samvilaĝanoj.
|