• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-17 17:07:32    
Ankoraŭ ne estas tempo por Rusio aliĝi al Monda Komerca Organizo

cri

En la lastaj tagoj en Sankta Peterburgo, Rusio kaj Usono faris novan interkonsiliĝadon pri aliĝo de Rusio al la Monda Komerca Organizo. En la 13-a de julio estis informo, ke la du flankoj reciproke faris cedon kaj unue atingis unuanimecon pri la enira permeso de la rusa financa kampo. Laŭ tio la publika opinio divenis, ke Usono kaj Rusio probable atingis interkonsenton pri la rusa aliĝo al la Monda Komerca Organizo antaŭ la okazigo de la pinta konferenco de Grupo 8. Tamen fakte, post kelktaga peniga intertraktado, la du flankoj ankoraŭ ne atingis unuanimecon pri la rusa aliĝo al la Monda Komerca Organizo.

De longa tempo Usono kaj Rusio havas la plej grandan diverĝon rilate al 2 problemoj pri rusa permeso al usonaj bankoj establi filion en Rusio kaj rusa protektado de intelekta proprieto. Usono iam elmetis, ke Rusio permesu al eksteraj bankoj establi filion en Rusio kaj malfermu sian asekuran merkaton, tamen pri tio Rusio plurfoje rifuzis, replikante, ke la rusa financa merkato ankoraŭ ne maturiĝas kaj la eniro de eksteraj bankoj fiaskigos la rusan bankan industrion. Rilate al protektado de intelekta proprieto, Rusio opinias, ke la solvo de tiu ĉi problemo bezonas tempon. Tamen por esprimi sian firman volon, lastatempe Rusio plifortigis siajn batadon kontraŭ piratado kaj protektadon al intelekta proprieto.

La plej grava frukto de ĉi-foja intertraktado inter Usono kaj Rusio en Sankta Peterburgo estas tio, ke la du flankoj atingis unuanimecon pri la permeso eniri la rusan financan kampon. Ambaŭ flankoj respektive reguligis sian starpunkton. Rusio promesis sian permeson al usonaj asekuraj kompanioj establi filiajn instituciojn en la rusa teritorio kaj Usono ne plu persistas, ke Rusio permesu al usonaj bankoj establi filion en Rusio. Tamen rilate al la agrikultura subvencio, protektado de intelekta proprieto kaj aliaj problemoj, la du flankoj ankoraŭ ne povas nuligi diverĝojn inter si. Usono esperas, ke Rusio reduktu sian subvencion al agrikulturo kaj plifortigu protektadon al intelekta proprieto per leĝdonado kaj leĝplenumado. Krome, Usono opinias, ke la higiena kriterio difinita de Rusio al la bovaĵo importita el Usono estas neracia, sed Rusio emfazis, ke ĝi ne malaltigos la higienan kriterion por la sano de la popolanoj.

Nuntempe Usono estas la sola lando, kiu ne finis la duflankan intertraktadon kun Rusio pri la rusa aliĝo al la Monda Komerca Organizo. Laŭ la publika opinio de okcidentaj landoj, Usono kaj Rusio ne akiris frukton en ĉi-foja intertraktado, kaj tio estas bato al la rusa politiko por kiel eble plej frue aliĝi al la Monda Komerca Organizo.

Klaus Schwab, usona komerca delegito, esprimis, ke Usono kaj Rusio espereble subskribos la finan interkonsenton pri la rusa aliĝo al la Monda Komerca Organizo "en du aŭ tri monatoj".