• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-18 13:44:41    
Iom pri relikvoj elfositaj en akvokonservejo de Tri Gorĝoj

cri

En 1994 ekkonstruiĝis la inĝenieriaĵo Tri Gorĝoj. Tamen en la jaro 1992, du jarojn antaŭ ekkonstruiĝo, oni disvolvis ĝeneralan enketon pri relikvoj en akvokonservejo. Poste la ŝtato ellaboris unuecan planon pri protekto de relikvoj ĉe la Tri Gorĝoj kaj laŭ orientilo "protekto kiel la ĉefa, savo estas la unua, racia utiligo kaj plifortigo de administrado", pli ol 100 specialaj arkeologiaj unuoj tra la tuta lando partoprenis en sava kaj protekta laboro de relikvoj ĉe la Tri Gorĝoj. Estro de Relikva Buroo de la provinco Hubei sinjoro Shen Haining opinias, ke dank' al plena preparado, protekta laboro de relikvoj ĉe la Tri Gorĝoj tenas komplete bonan staton. Li diris:

"Pri protekto de relikvoj ĉe la Tri Gorĝoj, ĝuste pro tio, ke unuflanke prepara laboro estas plena kaj zorgema kaj la ŝtato asignis sufiĉe da kapitalo, kaj aliflanke en dek jaroj de ekfunkciigo de prepara laboro de la inĝenieriaĵo Tri Gorĝoj en 1995 ĝis oficiala akvo-akumulo en 2004, ni havas sufiĉe da tempo por preparado. Tial mi opinias, ke protekto de relikvoj ĉe la Tri Gorĝoj estas bone plenumitaj kompare kun tiu de mondaj aliaj grandaj inĝenieriaĵoj."

Shen Haining diris, ke krom protekto de surteraj relikvoj, ankaŭ elfoso de subteraj relikvoj en akvokonservejo de la provinco Hubei gajnis frukton.

Relikvoj elfositaj en akvokonservejo de Tri Gorĝoj altiras al si altan atenton de la ĉinaj registaro kaj scienca rondo. Por protekti kaj esplori tiujn relikvojn, en la urbo Chongqing en la supra baseno de la rivero Yangzi, establiĝis ĉina muzeo de Tri Gorĝoj kaj sur la monto Fenikso de la gubernio Zigui en la provinco Hubei, fondiĝis protekta centro de relikvoj ĉe Tri Gorĝoj. Samtempe kun tio, relikvo-protekta departemento de la provinco Hubei utiligante diĝitan teknikon reaperigis translokiĝon kaj elfosan procezon de tiuj relikvoj por eksponi al popolamasoj atingon de savado kaj protektado de relikvoj ĉe Tri Gorĝoj.

Nun arkeologia elfosa laboro de relikvoj de la inĝenieriaĵo Tri Gorĝoj iras ĝis sia fino kaj nun funkcias posta ordiga kaj esplora laboro. Estro de Relikva Buroo de la provinco Hubei sinjoro Shen Haining diris:

"Pri elfositaj relikvoj, oni faris sciencan noton por fari sisteman esploron. En tiu periodo, ni faris interfluon kun samprofesiuloj de Usono, Japanio, Korea Respubliko, Kanado kaj kelkaj okcidenteŭropaj landoj. Ni ankaŭ havigis al alilandaj specialistoj okazon vidi dokumenton pri noto de elfosado de relikvoj, ili donis altan laŭdon pri tio."

Shen Haining diris, ke kompreneble troviĝas bedaŭro kaj leciono en la protekta laboro. Ekzemple limigite de teknika nivelo kaj malsama juĝo al relikva valoro, pluraj valoraj restaĵoj estas subteraj por ĉiam. Aliflanke protekto de tiuj relikvoj daŭras je 10 jaroj kaj subteraj konstruaĵoj apartenas al lokaj kamparanoj, tial antaŭ preno de protekta rimedo fare de la registaro, tiuj konstruaĵoj jam estis detruitaj.