• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-18 15:27:57    
Templo Famen ŝatata de turistoj

cri
La budaisma kulturo de la Templo Famen estas unika en la tuta lando, ĉi tie estas konservata sariro de Ŝakjamunio, kaj oni elterigis multe da kuriozaĵoj el la dinastio Tang. Ĉiujare ni okazigas korelativajn aktivadojn, kiuj altiras multajn turistojn.

Laŭ konigo, en la jaro 1988, la Templo Famen estis riparita kaj poste denove malfermiĝis al la publiko. La stupao rekonstruita laŭ la originala formo altas je 47 metroj kaj aspektas tre impona. Ene de la stupao instaliĝis spirala ŝtuparo, por ke vizitantoj povu iri sur la supron de la stupao. Ankaŭ la subtera palaco estis riparita laŭ la originalo. Okcidente de la templo oni konstruis muzeon, kie konserviĝas valoraj kulturaj relikvoj elterigitaj el la subtera palaco. Vizitinte la Templon Famen, oni povas iri al la muzeo kaj apreci tiujn rarajn kuriozaĵojn.

En aprilo ĉiujare, la Templo Famen okazigas Internacian Kulturan kaj Turisman Festivalon, kaj okaze de la festivalo la templo aranĝas serion da aktivadoj, inkluzive de "Beatiga Darma Forumo", ekspozicio de raraĵoj el Tang-dinastio ktp. Germana turisto s-ino Monika Westermann estis interesata de la budaisma kulturo. Ŝi diris, ke aktivadoj de la turisma festivalo donis tre agrablan impreson al ŝi kaj ŝiaj familianoj. Ŝi diris:

"Ĉiuj aktivadoj estas ege interesaj, vere brilaj!"

Ĉiujare la Templo Famen akceptas transmarajn turistojn je pli ol dek mil homfojoj, ili plejparte venas el Japanio, Korea Respubliko kaj sudorientaziaj landoj, kaj multaj el ili estas budaistoj. Ankaŭ nemalmultaj alilandaj personuloj vizitis la Templon Famen, kiam ili vojaĝis al Ĉinio, ekzemple en aprilo ĉijare, srilankaa ĉefministro Ratnasiri Wickremanayake speciale vizitis la Templon Famen. Laŭ opinio de s-ro Liang Heping, vic-ĝenerala sekretario de la registaro de Shaanxi-provinco, la Templo Famen fariĝos unu el la plej famaj budaismaj temploj en la mondo pro sia eksterordinara pozicio en la budaisma rondo. Li diris:

"Ni devas pluapaŝe klopodi por plivastigi internacian influon de la turisma festivalo, kaj kombini la budaisman kulturon kun la turisma industrio, tio fariĝos nova kreska punkto de Shaanxi en la estonteco."