• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-18 18:06:14    
Nova ekzameno por eniri en universitato

cri
En Ĉinio, oni ĝenerale devas partopreni en tutlanda ekzameno por studi en universitato. Tiu ekzameno celas ĉefe tion, kiel la lernantoj posedas la sciojn en lernolibroj. Tial, por gajni altan poentaron en ekzameno, multaj lernantoj alte atentas nur la studajn poentojn ekde la infaneco. Ili preteratentis ĉiuflankan disvolviĝon, kaj tial aperis multe da "maltalentaj infanoj kun alta poentaro".

Vicestro de la Universitato Fudan Cai Dafeng montris, ke ĉi tiu tradicia ekzamena maniero posedigis al la ĉinaj lernantoj teknikojn por trakti ekzamenojn, sed mankigas al ili kapablon de memlernado kaj praktikado. Krome, troviĝas la problemoj pri manko de racio, malleviĝo de moralo, sentalenteco por adaptiĝi al socio, kaj aliaj. Tial, per la akcepta maniero de vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, la Universitato Fudan esperas direkti la lernantojn de mezlernejoj kaj eĉ de elementaj lernejoj ŝanĝi sian koncepton kaj alte atenti kulturadon de sia kapablo en kreado kaj praktikado.

Wang Tianyu, kiu diplomiĝis el supera mezlernejo en la kuranta jaro, partoprenis en ĉi-foja vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno. Kvankam ne estis akceptita, tamen li opinias, ke ĉi tiu travivaĵo donis al li novan koncepton pri la ĝenerala ekzameno por eniri universitaton kaj eĉ pri lia propra studa maniero. Li diris, ke oni ne povas venki en tiu ekzameno per la maniero de "akrigo de lanco antaŭ batalo". Oni ne povas trovi respondon de la demandoj elmetitaj de la profesoroj en lernolibroj, ili intencas ekzameni la studan sintenon de la lernantoj, kiu formiĝis dum pli ol dek jaroj.

"Mi pensas, ke oni devas komenci prepari sin en la unua aŭ la dua klaso en supera mezlernejo por partopreni en la vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, sed ne semajnon antaŭ la ekzameno. Por gajni sukceson en la vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, oni devas ne nur alte atenti sian studadon, sed ankaŭ aktive partopreni en diversaj publikaj aktivadoj, ekz. en la socia publika servado kaj diversaj konkursoj. Partopreno en tiuj aktivadoj ne nur celas gajni honoron, sed ankaŭ por altigi sian kapablon dum senĉesa ekzercado al si."

La nova maniero de akcepta ekzameno de la Universitato Fudan estis laŭdata de multaj edukaj personuloj, amaskomunikiloj, lernantoj kaj iliaj gepatroj. Ili opinias, ke tio multflankigas akceptan manieron de la superaj lernejoj, kaj samtempe ludas direktan rolon por plifortigi la kvalitan edukadon en mezlernejoj kaj elementaj lernejoj.

Sed iuj aliaj opinias, ke se ni ekzamenus la kamparajn lernantojn, kies ekonomia kondiĉo estas malbona, do tio estas maljusta. Pri tio, vicestro Cai Dafeng diris, ke ĉi-foja vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno por akcepti studentojn estas nur provo de la universitato por fari reformadon al akcepta ekzameno, kaj ĝia sfero estas malgranda. Laŭ konigo, la lernantoj, kiuj partoprenis en ĉi-foja akcepta ekzameno, devenas nur el Ŝanhajo, kaj nombro de la studentoj, kiuj estis akceptitaj per vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, okupas nur ĉirkaŭ 10% de la totala nombro de la lernantoj akceptotaj de la universitato en la kuranta jaro.