• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-19 14:30:17    
Ili sin riĉigis pro krea ideo

cri

Hodiaŭ ĉina ekonomio rapide disvolviĝas, homoj ofte aŭdis multajn legendojn pri riĉigo. Hodiaŭ en la programereto Ekonomia Homo, ni konigos al vi 2 junulojn, kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. Ili estas junaj, sed akiris investon pro aparta krea ideo. Nun, ili rekte prenas dekmilionojn eĉ centmilionojn da riĉaĵoj. Kiam amaso da samaĝuloj ĵus eniris en la socion, ili jam frue strebis en komerco.

En la kuranta jaro, Mao Kankan aĝas nur 22 jarojn, same kiel multaj junuloj en urboj, unu el amuzoj, kiujn li plej ŝatas, ĝuste estas kanto en KTV. Enirinte la oficejon, Mao Kankan ŝajne ŝanĝiĝis alia homo, lia oficiala identeco estas ĉefa plenuma oficisto de pekina industria korporacio Aihang. Estas nekredeble, ke li gvidante la korporacion Aihang investis 300 milionojn da juanoj en Pekino por krei bazon de aparta diĝita ludaĵo.

"Je la 3-a horo kaj 58 minutoj de la 28-a de majo en 2010, milita aviadilo de lando A estis pafita en la vojo de transporto de grava informo, kaj perdiĝis la informo. Por tio, du landoj A kaj B disvolvis animskuan batalon por akiri la informon."

Tio estas ludaĵo plenforte kreita de Mao Kankan kaj lia grupo, baldaŭ la ludaĵo estos publikigita kaj la loko estas pekina parko. La penso de la ludaĵo venis el Mao Kankan, laŭ lia penso, ĉiuj homoj, kiuj eniris en la parkon, vestas sin per respondaj rekvizitaj vestoj kaj eniras en la staton de ludaĵaj roloj. Per alt-scienc-teknika fiktiva tekniko, fine centoj da homoj samtempe disvolvos kontraŭstaron kaj serĉos trezoron en la parko.

Diĝita ludaĵo estis ŝanĝita kiel ekzerco de homoj, por Mao Kankan tio estas la granda programo, kiu povas verigi lian sonĝon.

"Se ĉi tiuj aferoj estos praktikitaj, post 5 jaroj la ludaĵo alportos enspezon je kelkaj miliardoj da juanoj, laŭ mia kalkulo, preskaŭ je 1,5 miliardoj."

22-jaraĝa Mao Kankan ne faris iun ajn investon, nur per sia krea ideo kaj koncepto, li akiris 20% de akcioj de la granda programo. Se la programo povos oficiale funkcii, la riĉo de junulo Mao Kankan atingos astronomiajn ciferojn.

Sed, kiam multaj homoj surpriziĝis pri la riĉo de Mao Kankan, ni konis alian junulon, li jam frue akiris grandan riĉon.

Li estas ĉefa plenuma oficisto de reta stacio Paopao, sinjoro Li Xiang. Nun, li gvidas specialan retan stacion de amaskomunikiloj, speciale liveras retan ekspozician terason por diversaj diĝitaj produktoj. Proparolante pri sia kreo de la reta stacio, Li Xiang diris:

"Ni liveras kompletan servadon, kaj ĉi tiu servado estas ununura en nunaj internaciaj retaj stacioj. Eble ni la unua bone kombinis web 1.0 kaj web 2.0, ankaŭ povas per tio akiri interezon."

En 2005, la enspezo de la reta stacio Paopao superis 20 milionojn da juanoj, la interezo superis 10 milionojn da juanoj, 24-jaraĝa Li Xiang tenis pli ol 50% de akcioj de la reta stacio.

La sukceso akirita de la du junuloj surprizis homojn. Sed, la alia pli surpriza afero estas, ke ili neniam lernis en universitato. Do, kiel Mao Kankan kaj Li Xiang, kiuj ne ricevis altnivelan edukon, sukcesis?

En sia supera mezlernejo, pro tre malbona geografia atingo, Mao Kankan perdis ŝancon de lernado en universitato, poste li retiris sin el supera mezlernejo. Sed li diris, ke nelernado en universitato ne signifas, ke li ne lernas.

"Kiam mi aĝis 17 jarojn, mi akiris atestojn de Microsoft kaj CISCO, mi memoras, ke tiam en Azio, nur 2 homoj junaj malpli ol 18 jaraj akiris la atestojn. Mi akiris sume 8 tiajn atestojn."

Por Li Xiang, lia sukceso fontas en lia amo al komputilo. De malsupera mezlernejo, li furioze amas komputilon. Kiam li lernis en supera mezlernejo, li kreis privatan retan stacion kaj speciale konigis hardvaron de komputiloj.

"Tiam eble nur pasis kelkaj monatoj, ĉiutage pli ol dekmil homoj vizitis mian retan stacion."

Li Xiang ne pensis, ke lia intereso alportos komercan ŝancon, afiŝaj komercistoj komencis investon al la reta stacio de Li Xiang, ĉiumonate Li Xiang povis akiri pli ol 6 mil juanojn. Tio daŭris 3 jarojn, antaŭ la ekzameno por lernado en universitato, Li Xiang faris gravan decidon, ke li forlasu la ekzamenon kaj sin dediĉu al la reta stacio.

Pri nelernado en universitato, la sinteno de Mao Kankan estas ignora, kaj Li Xiang opiniis, ke li perdis travivon de lernado en universitato kaj iom bedaŭris. Sed Mao Kankan kaj Li Xiang opiniis, ke por sukceso, la ŝlosila punkto ne estas posedo de diplomo, sed ĉu junuloj havas celon kaj ĉu ili klopodas por la celo.

Kvankam Mao Kankan kaj Li Xiang akiris atingon, kiun plej multaj samaĝuloj ne povas akiri, tamen ankoraŭ multaj homoj estas maltrankvilaj pri administrado de Mao Kankan kaj Li Xiang. Pli ol 20-jaraĝaj junuloj administras grandsuman kapitalon, ili ne ricevis edukon en supera lernejo, ĉu ili povas gvidi siajn korporaciojn en la merkato? Li Xiang sciigis nin, ke li lernis multajn rarajn administrajn spertojn el malfaciloj, kiujn li venkis en la lastaj 8 jaroj.

"Mi faris ĉiujn erarojn kaj renkontis ĉiujn malfacilojn. Sed, mi bone solvis ilin kaj posedas kapablon solvi problemojn kaj malfacilojn, tial mi maturigis min. Laŭ mi, tio estas la bona afero, ne malbona."

Por Mao Kankan kaj Li Xiang, la vojo antaŭ ili estas longa. Nun ni ne povas antaŭkalkuli ilian estontecon. Sed la amaso de junuloj kreantaj riĉon, reprezentate de Mao Kankan kaj Li Xiang, ŝanĝas regulon de ĉina tradicia merkata ludaĵo kaj akcelas novan legendon pri riĉo.