• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-19 14:34:23    
Ĉina ekonomio kreskis je 10,9% en unua duono de kuranta jaro

cri

Proparolanto de Ĉina Ŝtata Statistika Buroo sinjoro Zheng Jingping informis en la gazetara konferenco okazinta de la informa oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, ke en la antaŭa duonjaro ĉijare, ĉina nacia produktvaloro atingis 9144,3 miliardojn da juanoj de renminbi, je 10,9% kreskinte ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, la kreska rapido plimultiĝis je 0,9 centonoj.

Tion publikigis Zheng Jingping en gazetara konferenco okazinta en novaĵa oficejo de la Ŝtata Konsilantaro.

Zheng Jingping ankaŭ malkaŝis, ke laŭ plirapidiĝo de ekonomia kreskado, la enposteniĝa stato de Ĉinio de la kuranta jaro iom pliboniĝis. Ĝis fino de junio, nombro de la novaj enposteniĝintoj en ĉinaj urboj superas 6 milionojn.

Ĉinaj entreprenoj firme oponas kontraŭ kontingento kaj pliiĝa dogano de EU al ĉinaj ŝuoj

Lastatempe, la Konsilio de EU sendis al ĉinaj ŝuaj entreprenoj dokumenton pri la lasta arbitracio rilate al la kazo kontraŭ dumpingo. La dokumento diras, ke estos praktikata al ĉinaj produktaĵoj administrado de kontingento kaj pliiĝa dogano, sur la bazo de certa kontingento oni rekvizicios kontraŭdumpingan imposton je 23%. La 17-an de julio, la kontraŭdumpinga responda alianco de ĉinaj ŝuaj entreprenoj koncernaj al la kazo esprimas en sia komento firman oponon kontraŭ tio.

Prezidanto de la alianco sinjoro Wu Zhenchang esprimis en la 17-a de julio, ke la alianco estas surprizita de la arbitracio. La alianco esprimas fortan malkontenton kaj justan proteston al la Konsilio de EU, kiu ignorante la faktojn de enketado kaj ekscepcio, malobservas la kontraŭdumpingan regularon de EU kaj tretas la kontraŭdumpingan interkonsenton de la Monda Komerca Organizo.

En venontaj 5 jaroj Ĉinio investos 1 400 miliardojn da juanoj por mediprotekto

En la venontaj 5 jaroj Ĉinio investos 1 400 miliardojn da juanoj por mediprotekto. Tiu ĉi sumo estos uzata koncentre en akvopolucio, atmosfera medio kaj solidaj eluzitaĵoj.

Antaŭ nelonge en Ŝanhajo, He Bingguang, oficisto de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, respondeca pri medio kaj utiligo de riĉfonto, faris la supre menciitan esprimon.

Li diris, ke en la venontaj 5 jaroj Ĉinio pligrandigos investon por forigi akvopolucion de gravaj riverbasenoj kaj purigi industrian ellasitan akvon de ĉefaj urboj. Oni tutamplekse plibonigos kvaliton de atmosfera medio en mezaj kaj grandaj urboj, ĉefe forigos polucion de sulfura dioksido en urboj, kaj regos ellason de vostogaso kaj fumo. Krome, Ĉinio ankaŭ konstruos 31 provincnivelajn deponejojn de danĝeraj eluzitaĵoj, pligrandigos asignon al sinteza utiligo de forĵetita riĉfonto kaj industriaj solidaj eluzitaĵoj, kaj forte konstruos instalaĵojn de senmalutiliga traktado de balaaĵoj en urboj.