• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-19 14:40:00    
Superregado al tabako estas alte atentata en Ĉinio

cri
De la 6-a ĝis la 17-a de februaro, en Ĝenevo, okazis la 1-a konferenco de la kontraktintoj de la "Kadra konvencio pri superregado al tabako". Ĉinio sendis ambasadoron Sha Zukang, ĉinan konstantan delegiton en ĝeneva instanco de UN, kiel estron por partopreni en ĉi-foja konferenco. Raportisto de Ĉina Radio Internacia en Ĝenevo intervjuis ambasadoron Sha Zukang, por ke li prezentu necesecon de superregado al tabako en Ĉinio kaj laboron de Ĉinio por sekvi la konvencion kaj por superregi tabakon.

Sha Zukang unue montris, ke fumado damaĝas sanon, tio estas scienca konkludo, kaj ankaŭ komuna kono de la internacia socio. Tial, post intertraktado, la Monda Higiena Organizo kontraktis la "Kadran konvencion pri superregado al tabako". Tio estas mejloŝtono en la historio pri higieno de la homaro. Ellaboro de la konvencio liveris leĝan kadron por bridi malutilecon de tabako en la tuta mondo, kaj kune protekti sanon de homaro. Sankcio al la konvencio helpas pliigi konon de la tuta socio al malutileco de fumado, aktive krei bonan socian medion kun tabako-superregado, sano kaj civilizacio. Parolante pri signifo de la konvencio en disvolvo al la ĉinaj ekonomio kaj socio, Sha Zukang diris:

"La difinoj en la konvencio pri plifortigo al malpermeso kontraŭ fumado en publiko, vasta superregado al tabakaj reklamoj, protekto de neplenkreskulojn kontraŭ tabako, prevento de pasiva fumado, precipe por virinoj kaj infanoj, kaj pri helpado al fumantoj ĉesigi fumadon, unuflanke efike evitos malutilon al sano de la loĝantaro de nia lando, reduktos perdiĝon de laborfortoj kaŭzotan de fumado, kaj altigos sanan nivelon de la tuta nacio, aliflanke, ili malpliigos la premforton de senĉese multiĝanta kuraca elspezo, reduktos nombron de tiuj, kiuj malriĉiĝos aŭ remalriĉiĝos pro malsano, kaj akcelos harmonian disvolviĝon kaj ĉiuflankan progreson de ekonomio kaj socio."

Sha Zukang diris, ke la ĉina registaro alte atentas pretektadon al sano de popolanoj kaj superregadon al tabako. Ĝi sinsekve ellaboris "Leĝon pri speciala vendado de tabako", "Leĝon pri reklamo", "Leĝon pri protektado al neplenkreskuloj", "Leĝon pri preventado al krimado de neplenkreskuloj" kaj "Leĝon pri higiena administrado en publikejoj", kiuj liveris leĝan fundamenton por superregado al tabako kaj konstruado de publika higieno. Li konigis:

"Ĉinio jam disvolvis grandan kvanton da laboroj en superregado al tabako kaj por sekvi la konvencion. En la lastaj jaroj, koncernaj departementoj de la ĉina registaro aktive prenis agadojn por plifortigi propagandon pri sekvado de la konvencio kaj por konstrui kapablon en superregado al tabako; lanĉis establadon kaj konstatadon de sen-fumaj ejoj, sen-fumaj unitoj kaj urboj sen tabakaj reklamoj; ankoraŭ impostis tabakon, plifortigis komunigan rekonstruadon al tabakaj entreprenoj, severe batis kontraŭleĝan komercadon de tabako kaj malpermesis vendadon de tabako al neplenkreskuloj. La superregado al tabako gajnis efektivan progreson en Ĉinio."

Sha Zukang montris, ke por iu ajn lando, superregado al tabako estas longtempa, malfacila kaj kompleksa problemo pri publika higieno, kaj ĝi estas ankaŭ socia kaj ekonomia problemo kun forta politikeco. En Ĉinio, evoluanta lando, ankoraŭ troviĝas la problemoj pri neekvilibro de ekonomia disvolviĝo kaj pliiĝado de diferenco inter malriĉeco kaj riĉeco. Ĉinio devas ellabori ŝtatan projekton por superregi tabakon, aktive kaj stabile sekvi la konvencion laŭ eventuala ŝtatstato.

Ĉinio okazigos la 29-ajn Olimpikojn en la jaro 2008. En ĉi-foja konferenco de kontraktintoj, la ĉina delegacio proponis okazigi ĉi-fojajn Olimpikojn kiel sen-fumajn. Tio kaŭzis vastan atenton de ĉeestantoj de la konferenco. Pri tio, ambasadoro Sha Zukang konigis:

"Ĉiuj scias, ke fumado malutilas al sano, kaj sporto utilas al sano. Tial, la ĉina registaro klopodos por okazigi la pekinajn Olimpikojn en 2008 kiel senfumajn Olimpikojn. Ni aktive lernos la agmanierojn kaj spertojn de diversaj senfumaj Olimpikoj, aktive propagandos verdajn, humanismajn kaj scienc-teknikajn Olimpikojn kaj komun-promesan spiriton, plifortigos malpermeson al fumado en publikejoj kaj leĝplenumadon kaj inspektadon al tabakaj reklamoj. Sporto estas akcelo al vivkvalito, la senfumaj Olimpikoj alportas al ni sanan konkuradon, sanan medion, sanan vivon, kaj spegulas la postulon prezentitan de la pekinaj Olimpikoj de 'pli rapida, pli forta, pli alta'."

Sha Zukang fine montris, ke al superregado de tabako, necesas internacia kunlaboro. Ĉinio aktive disvolvos la internacian kunlaboron en superregado de tabako. Li diris:

"Kiel delonge, ni persiste plifortigos kunlaboron kun la Monda Higiena Organizo per diversaj vojoj kaj en diversaj kampoj. Samtempe, ni plifortigos kunlaboron kun aliaj landoj en superregado al tabako, lernos de ili la superregajn praktikojn kaj sukcesajn spertojn, kaj disvolvos novan stadion de superregado al tabako en nia lando."