• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-19 17:00:52    
Ĉina luktarto Wushu estas bone heredata en Niujie

cri
Tamen post kiam li iom post iom mastris regulon de Wushu, li perceptis ĝian utilecon. Li diris al raportisto:

"Ekzercado per Wushu estas tre saniga, kaj mia korpo fariĝis pli fortika ol antaŭe, samtempe tio pliriĉigis la enhavon de mia vivo, hardis mian karakteron, kaj donis al mi pli multe da edifoj."

La plej populara luktarto, per kiu sin ekzercas amatoroj en la kvartalo Niujie, estas fama pugna luktarto nomata "Blank-simia Pugna Luktarto". Parolante pri ĝi, ni devas konigi al vi pri fama luktartisto s-ro Zhang Guizeng, fondinto de la societo de nacia luktarto en la kvartalo Niujie. Li estas patro de s-ro Zhang Bin supremenciita, kaj ankaŭ instruisto de s-ro Yang Hongliang. S-ro Zhang Guizeng naskiĝis en la kvartalo Niujie kaj eklernis Wushu-on en sia aĝo de 11 jaroj. Li estis inteligenta kaj lernema, pro sia diligenta ekzercado li gajnis bonan atingon pri Wushu.

Kiam Zhang Guizeng estis juna, la Blank-simia Pugna Luktarto apenaŭ ekzistis. Li kune kun sia kunlernanto vizitis diverslokajn luktartistojn, finfine ellernis ĉiujn movojn de tiu pereonta luktarto, kaj faris sisteman reordigon, tiel ke la Blank-simia Pugna Luktarto reposedas sian originalecon. Krome Zhang Guizeng ankaŭ verkis la notaron de tiu luktarto, kaj per tio faris gravan kontribuon al plena heredado kaj disvolvado de tiu luktarto.

S-ro Zhang Guizeng ne nur instruis tiun pugnan luktarton al siaj diversnaciecaj disĉiploj, sed ankaŭ disvastigis tiun luktarton al aliaj landoj, kiaj Japanio kaj Korea Respubliko. Ankaŭ s-ro Zhang Xinbin estas lia disĉiplo. Estante han-naciecano, li ellernis la pugnan luktarton, senrezerve instruitan de s-ro Zhang Guizeng. Li diris:

"Mia instruisto faris grandan kontribuon al la ĉina luktarto Wushu. Li fondis la nacian luktartan societon, kiu certe ekzistos por ĉiam, same ankaŭ la pugna luktarto."

Heredante la luktartan kremon kaj penson de la instruisto pri vasta varbado de lernantoj, luktartaj amatoroj en la kvartalo Niujie pli kaj pli multiĝas, kaj ili konstante aperas sur diversaj konkursejoj de Wushu.

S-ino Meng Ying, respondeculo de administracia oficejo de la kvartalo Niujie, diris:

"Ili ludas grandan rolon por heredi kaj disvolvi la ĉinan nacian luktarton, kaj antaŭ ĉio ili faras multajn kontribuojn al nia kvartalo, por ke nia nacieca luktarto kaj nacieca kulturo estu ankoraŭ pli viglaj kaj prosperaj."