• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-20 07:22:12    
Iama Tradukistino de ĈRI

CRI

Chen Rong, aǔ Chen Derong, naskita en la gubernio Wushan de la sudokcidenta provinco Sichuan, 1936, estas la sola el ĉinaj verkistoj, kiu multajare laboris en Radio Pekino (nun Ĉina Radio Internacia, ĈRI). Fakte ŝi naskiĝis en Hankou de la provinco Hubei. Ŝi vizitis lernejojn respektive en la urbo Chengdu, municipo Chongqing kaj ĉina ĉefurbo Pekino. Fine, en 1954, diplomite el Pekina Ruslingva Instituto, ŝi venis al Radio Pekino por fari tradukadon en la rusan. En libera tempo ŝi entreprenis verkadon. Sinsekve aperis ŝiaj romanoj "Etere Verda", "Lumo kaj Obskuro" kaj "Ĉiama Primavero", tiom pli noveloj, "Inter Vero kaj Malvero", "Himno", "Sekreto de Taizi-vilaĝo" kaj "Mezaĝeco", dekoj da noveloj kaj prozaĵoj. "Mezaĝeco" adaptiĝis al filmo kaj la filmo, projekciite, skuis la tutan landon. Kompreneble ŝi ĝuis plurajn premiojn. Kia la enhavo de "Mezaĝeco"?

Okulistino Lu Wenting kuŝas en hospitala lito. Ŝi mense vidas sennombrajn aǔreolojn, jen eklumaj, jen feblantaj, tre kapricaj. Ŝi aĝas nur 42 jarojn. Kiel ŝi povas esti trafita de miokardia infarkto?

Paseoj formike rampas al ŝi en la kapon... Tiam, juna kaj bela, kvankam orfa, ŝi ekkomprenis, kio estas amoro... Ŝi vizitis medicinan instituton, post 4 jaroj eklaboris en hospitalo, jam 28-jara. Metalurgo Fu Jiajie entrudiĝis en ŝian vivon, kvietan kaj kliŝecan. Jen la amo, kiom bela! Kaj ili geedziĝis... ŝi ĉiam laboris kaj laboris, en la hospitalo. Pneǔmonio atakis ŝian filinon Jiajia, sed Lu Wenting ne povis mem flegi ŝin. Nur tagmeze. Tagmeze de ĉiu diurno ŝi navetis inter la hospitalo kaj hejmo, luktante kontraǔ ĉiu sekundo. Apenaǔ lasinte bisturion, ŝi levis legomtranĉilon; apenaǔ demetinte blankan robon, ŝi zonis bluan antaǔtukon en kuirejo, en kiu ŝi plenumu ĉion, ekde bruligo ĝis surtabligo, en 50 minutoj, por la filino, ke ŝi ne malfruiĝu al lernejo, por la edzo, ke li ne tardu al laboro, ankaǔ por si. Foje Liu Xueyao kaj Jiang Yafen vizitis ŝian hejmon kaj kune prenis larmigan vespermanĝon. Dume Liu Xueyao laǔdis: "Via vivkondiĉo estas tiel malbona, sed vi diligente kaj brile faras doktoran laboron, ne plendas, nek atentas rangon, nek zorgas salajron kaj iun enspezon. Vi, simple bovino, maĉanta nur furaĝon, sed donanta lakton!" En la malnova socio cirkulis proverbo "Kiam mezaĝecon vi atingas, / ĉia kariero sin forsvingas", sed nun devas esti "Kiam mezaĝecon vi atingas, / ĉio tiom vin pli forte vringas", kaj ili larme tostis por la mezaĝeco.

Lu Wenting falis pro tro granda okupiteco – ŝi kontinue faris 3 operaciojn; kataraktan ablacion al vicministro Jiao, tro nervostreĉe; straban ortopedion al Wang Xiaoman, same atentokaptan; kornean substituon al oldulo Zhang – ŝi apenaǔ povis daǔrigi la laboron, tamen ŝi persistis, ĝis ĉiuj kriis, "Bravisime!" Ŝi ja brile plenumis la 3 operaciojn, tamen ŝi tute elĉerpiĝis. Kaj falis!

Aǔdinte malsaniĝon de Lu Wenting, Wang Xiaoman venis al la hospitalo kaj plore petis enlasi ŝin por viziti onjon Lu; ne povante eniĝi pro malpermeso, oldulo Zhang konfidis al direktoro Sun korbon da ovoj donotaj al doktorino Lu, ankoraǔ kuŝanta enlite.

Post unu kaj duona monatoj, Lu Wenting povis jam elhospitaliĝi, permesite de la Morto.

Ŝi lante iras, subtenate de Fu Jiajie, ŝia edzo, renkonte al la matena suno kaj frosta vento, paŝeto post paŝeto...