• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-20 10:36:36    
Ruinaro ĉe Angkor rakontas pri heredo de tradicia kulturo (foto)

cri

Ĉinio jam renkontis sian unuan "Tagon de kulturaj heredaĵoj" la 10-an de la lasta junio kaj per tio levis protektadon de kulturaj heredaĵoj al nova alteco. Do, kiel Kamboĝo, najbara lando de Ĉinio, protektas la monde faman Angkor-an kulturan heredaĵon? Kiel oni devas kombini protektadon de historiaj ruinoj kun tiu de nemateriaj kulturaj heredaĵoj? Jen estas raporto de nia raportisto el Kamboĝo.

La ruinaro ĉe Angkor situas en la provinco Siem Reap, nordokcidente de la kamboĝa ĉefurbo Pnompeno je 310 kilometroj kaj estis la ĉefurbo de la kamboĝa regno Angkor. Ĝi reprezentas la artajn atingojn de la ĉefa tempo de la regno Angkor antaŭ pli ol mil jaroj. Kiel fiereco de kamboĝanoj, la templaro Angkor estis enlistigita en "Katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj" de Unesko en la jaro 1992 pro siaj distingiĝaj arkitekturo kaj religia kulturo. Poste ĝin frekventas vizitantoj el diversaj lokoj de la tuta mondo, kio ege malfaciligas la protektadon de la templaro Angkor. Ankaŭ en la jaro 1992 la templaro estis enlistigita en la katalogon de "pereontaj mondaj heredaĵoj". Respondeculo de Administracio pri la templaro sinjoro Sinpaeng diris al nia raportisto, montrante fingre la homamasojn ĉe la enirejo:

"De la lastaj jaroj Angkor ĉiujare akceptas pli ol 2 milionojn da vojaĝantoj, kio ege multe propagandas pri la antikva kulturo de Kamboĝo. Oni povas diri, ke protektado al la templaro Angkor signifas protektadon al la kamboĝa kulturo. Nun ĝi estas malferma senpage por kamboĝanoj, nur eksterlandaj vojaĝantoj devas pagi. Tio celas, ke niaj propraj civitanoj posedu pli multe da ŝancoj por koni la propran kulturan tradicion, kaj samtempe kolekti necesan kapitalon por protekti la antikvan templaron."

La ruinaro Angkor dividiĝas en du partojn respektive en la regnestra urbo Angkor kaj la templaro Angkor. La unua titoliĝas kiel "Granda Angkor" kaj la dua "Malgranda Angkor". Nia raportisto rimarkis en Malgranda Angkor, ke preskaŭ same multas la kamboĝaj vizitantoj kiel la fremdlandaj. Laborantino de Administracio de Malgranda Angkor esprimis, ke se estas kondiĉo, la kamboĝaj lernejoj organizas siajn lernantojn viziti la templaron.

"La alvizitantaj lernantoj celas koni niajn artajn trezorojn, ili tre ŝatas tiun ĉi lokon."

Antaŭ budaisma pagodo kamboĝa knabino diris al nia raportisto:

"Mi, 18-jaraĝa, nomiĝas Kin Yan. Laŭ mi, Angkor estas kultura kvintesenco de nia nacio. Ĝi altiras homojn el la tuta mondo al Kamboĝo."

Ĝuste kiel ŝi diris, ne nur kamboĝanoj sed ankaŭ multaj alilandaj vojaĝantoj rigardas Angkor kiel nepran vidindejon. Vojaĝanto el Hispanio diris:

"Ja estas miraklo! Ĝi profunde min impresas. Laŭ mi, ĝi estas sufiĉe bone protektata. Tamen necesas plua riparado."

Li diris prave. La tuta ruinaro Angkor areas pli ol 300 kvadratajn kilometrojn kun pli ol 600 diversformaj konstruaĵoj kaj cetere tre multas la vojaĝantoj. Tial la protektado ja estas tre peniga.

Por protekti la pereontan mondan heredaĵon, la internacia socio donas helpon. Dum dek jaroj, la internacia socio kontribuis monon je pli ol 50 milionoj da usonaj dolaroj por restarigi la konstruaĵojn kaj elimini minojn. Pro pli kaj pli perfekta protektado, la templaro jam forĵetis la titolon de "pereonta kultura heredaĵo" en 2004.

En la hodiaŭa Angkor oni ne nur povas apreci la brilan arkitekturon, sed ankaŭ povas percepti la nematerian heredaĵon alportitan de la Angkor-a civilizacio. En la provinco Siem Reap, kie situas Angkor, la registaro asignis kapitalon por funkciigi esplorcentron pri kamboĝa silko kaj Junularan Artan Instituton por senpage instrui al kamboĝaj geknaboj la tradiciajn metiartojn pri tekstilado, tinkturado, skulptado, pentrado, instrument-ludado, por ke tiuj nemateriaj heredaĵoj estu heredataj.

La kamboĝa junularo propraokule aprecas la imponajn kaj mirindajn konstruaĵojn en Angkor kaj kreskas de infanaĝo influate de la longedaŭra kaj riĉa tradicia kulturo. La miljara civilizacio portata de Angkor tiel profunde gravuriĝas en la koron de la kamboĝa popolo kaj herediĝas de generacio al generacio.