La portugalo Goncalo Neves [Gonçalo Neves] brilis dum la 1990-aj jaroj kiel poeto, kio igis lin membro de la Akademio de Esperanto. Sed li subite kabeis komence de la nova jarmilo, lasante tamen perlon argumentan pri la valoro subteni Esperanton, en la formato de aperta letero al konata idisto.
Kara amiko J.M., valora idisto,
Dankon pro via letero. Unue mi klarigu, kial la nunan teskton mi decidis redakti en Esperanto. Temas pri tio, ke Idon mi ne plu praktikas nek adeptas, kvankam mi ankoraŭ agnoskas ĝiajn bonajn ecojn, kaj ĉar manko de praktikado de iu lingvo ofte generas hezitojn kaj dubojn pri parolturnoj aŭ eĉ pri gramatikaj detaletoj, kaj ĉar al mi tute ne plaĉas verki aŭ eĉ redakti simplan tekston en lingvo, kiun mi ne regas komplete, aŭ pri kies ĝusta aplikado ĉiupaŝa mi ne ĉiam certas - tial mi decidis turni min al esperanto, sciante ke vi, eksesperantisto pro "politikaj kialoj", ankoraŭ iam-tiam aplikas tiun ĉi lingvon, eĉ se nur lege.
Mi memoras, ke en antaŭa letero mi menciis al vi mian interesiĝon pri Interlingvao [interlingua], kaj eĉ anoncis, ke mi decidis por kelka tempo ĝin studi, prove praktiki kaj apliki en mia korespondado kun alilandanoj. Efektive, mi tiam aljuĝis al mi mem unujaran periodon da senantaŭjuĝa provado kaj aplikado. Tamen kelkaj monatoj sufiĉis. Interlingvao estis por mi granda elreviĝo. Kvankam mi agnoskas, ke ĝi plenumas la ĉefan celon, kiun Gode aljuĝis al ĝi - senperan kompreniĝadon inter homoj, kiuj regas almenaŭ unu latinidan lingvon - tamen pli ol tiun ĉi celon Interlingvao tute ne plenumas nek povas plenumi, pro sia denaska kaj neriparebla manko de adaptiĝemo, fleksebleco kaj vivipovo. Ĉe ĉia nova esprimo, ĉe ĉia nova parolturno, ĉe ĉia nova koncepto, Interlingvao devas ĉam sin turni al la patrino latina aŭ al la kuzinoj latinidaj. Ĝi do estas esence lingvo imitema, almozpeta kaj dependa. Anstataŭ krei, ĝi paŭsas. Anstataŭ imagi, ĝi serĉas. Anstataŭ vivi, ĝi vegetas. Tion pruvas la mizera stato de ĝia literaturo. En poemoj kaj rakontoj ĝi ne fluas, ĝi ne sonas memstare, ĝi impresas tro stakate kaj singulte.
Alia grava problemo de Interlingvao estas ĝia prononco. Ĉe mi kuŝas tuta kasedo da rakontoj de Gode, voĉlegitaj de diverslandaj interlingvaistoj. Aŭskultante ĝin atente kaj senpartie, mi kun bedaŭro konstatis, ke unuflanke la tembro de ĝermanaj kaj madjaraj voĉkordoj ne laŭas la troan latinecon de Interlingvao - ilia voĉlegado sonas ja kiel iaspeca latino raspe torturata de subkulturitaj barbaroj - kaj aliflanke, ke ĝia neregula akcento kaŭzas oftajn deflankiĝojn de la atendata prononco. Ekzemple, laŭ unu el la multaj prononcreguloj de interlingvao, la vorto caseo (fromaĝo) devas ricevi la akcenton sur la unua silabo, sed el tiu kasedo mi povis aŭdi sen ombro da dubo, ke la dana redaktoro de Panorama - tre sperta homo, plurjara praktikanto de la lingvo kaj ofta preleganto en la konferencoj ĉiun duan jaron organizataj de Union Mundial pro Interlingua - ke eĉ li dumlege plurfoje misprononcas tiun vorton, akcentante ĝin sur la dua silabo.
Kvankam ankaŭ mi konstatis, same kiel vi, ke la kultura nivelo de interlingvaistoj - malgraŭ la menciitaj prononcproblemoj - staras ege pli alte ol tiu de idistoj, tamen mi opinias, ke tiu supereco ne estas motivo sufiĉe forta, por ke oni transiru de Ido al Interlingvao. La kelkmonata periodo da provado, kiun mi spertis, pruvis al mi tute klare, ke la naturalisma vojo estas stumblige plena de akutaj ŝtonoj, kaj ke nur la vojo skemisma montriĝas sufiĉe glata kaj ebena, por ke oni paŝu sur ĝi per memstaraj piedoj. Eks do pri Interlingvao.
Kial do, flanken metinte la aferon Interlingvao, mi ree turnis min al Esperanto, anstataŭ daŭrigi mian laboradon por Ido? En la tempo, kiam mi konceptis kaj surpaperigis mian verkon Nia Justifiko, mia opinio pri Ido staris tiel alte, kaj tiel malalte kuŝis mia opinio pri Esperanto, ke eble mia nuna reokupiĝo pri la lingvo zamenhofa ŝajnas kaprica svingiĝo de ventkoko aŭ oportunisma kolorŝanĝo de kameleono. De tiu tempo, pluaj konsideroj, esploroj kaj spertoj vidigis al mi, ke la eventualaj avantaĝoj de Ido, kiujn mi tro partie elmetis en mia verko, estas nur epidermaj kaj sensignifaj. Kiam temas pri komunikiĝado inter homoj kulture kaj lingve tiel disaj, kiel ekzemple japanoj kaj finnoj, tiam estas tute egale, ĉu oni diras 'edzo' aŭ 'spozo', 'knabo' aŭ 'puero', 'vosto' aŭ kaudo, 'kiuj' aŭ 'qui', kaj estas tute egale, ĉu verbon oni rajtas tiri de substantivo senpere aŭ nur pere de sufikso, kaj tiel ade plu. Tio estas nur detaletoj, kiuj la esencon mem de la lingvo tute ne tuŝas, kaj ĉe tiu konstato, tuj leviĝas la demando, ĉu ni rajtas nin delekti kaj nian tempon perdi super nuraj detaletoj, kiam staras antaŭ ni la grandioza tasko disvolvi kaj disvastigi la internacian lingvon ĝuste en tiu formo, kiu varbis pli grandan nombron da adeptoj, kiu generis pli vastan kaj riĉan literaturon, kiu enradikiĝis en ĉiuj sferoj de la homa socio, kiu sola trovis aplikon eĉ en la sino de ne malmultaj familioj, kaj entute la demando, ĉu ni rajtas formeti la socian respondecon, kiun vole-nevole ni prenis sur nin, kiam ni ekiris sur la vojo de la Esperantismo, kaj eĉ pli grave, ĉu ni rajtas ĝin formeti, nur por filozofadi super teoriaj nuancoj kaj ĵongli per gramatikaj subtilaĵoj, kiuj estas tute ne esencaj aŭ necesaj por komunikiĝado internacia, kaj ĉu ni rajtas, surbaze de tiu filozofado kaj ĵonglado, disipi nian tempon kaj niajn fortojn, dum ni komputile ludas kun niaj amikoj, revivigante en la ciberspaco lingveton, kiu, naskite en etoso de suspektemo, malfido kaj rompo, kaj poste iom kreskinte kaj eĉ kreinte apartan movadeton, fine fariĝis stagna, marasma kaj vegeta.
Kvankam mi konscias, ke la suprajn konsiderojn pri socia respondeco multaj mondlingvanoj renkontos kun ŝultrolevo kaj moka rideto sur la lipoj, tamen mi ne povas vindi al mi la okulojn, ignorante la evidentan fakton, ke, dum la mondlingvanoj restas dividitaj per siaj lingvaj kaj dialektaj ŝiboletoj, dum ili senĉese harfendas kaj bizancismas, ilia granda konkuranto, la angla, paŝas sepmejlbote, invadante pli kaj pli da bastionoj kaj redutoj. Dum la mondlingvanoj vaste diskutas pri la dezirindeco aŭ forĵetindeco de la akuzativo, la lingva situacio en la mondo fariĝas pli kaj pli maljusta, kaj la loĝantoj de Anglalingvujo, kies sola merito konsistas en tio, ke ili hazarde estas naskitaj sur tiu vasta teritorio kaj edukitaj en tiu lingvo, ĝuas pli kaj pli da privilegioj sociaj, profesiaj kaj ekonomiaj. La unua renkontita tre malmulte lerninta bubo, se li nur naskiĝis en Anglalingvujo kaj la anglan lingvon akiris denaske, rajtas ĉie paroli en sia patra idiomo, ne farante eĉ la plej etan klopodon moderigi la rapidecon de sia parolo kaj la buntecon de sia vortprovizo, dum liaj aŭskultantoj, kiuj pene kaj elspezige studadis la anglan dum longaj jaroj, estas devigataj humiligi sin antaŭ li, akceptante liajn korektojn kaj konsciante ĉiupaŝe, ke lian lingvon ili ne plene regas, kaj ke, eĉ se iam, post grandegaj klopodoj kaj vastegaj investoj de tempo kaj mono, ili kapablus ĝin plene regi gramatike kaj vortprovize, eĉ tiam ilia akĉento ilin denuncus kiel fremdulojn ĉe ĉiu frazo kaj ĉiu vorto.
Ĉe tiu konstanto, kaj ĉar mi forte sentas tiun socian respondecon, tial mi ne volas, ke miajn orelojn plu delogu sirenaj kantoj pri eventualaj plibonigoj, naskitaj de ŝveba teoriumado kaj filozofia rigideco, aŭ sofismaj predikoj pri belvizaĝaj simpligoj de la latino, kies fina rezulto estas nenio alia, ol nura kreoligo de la beleco kaj majesteco de la antikva floro de Latio.
Esperanto estas la sola lingvo artefarita, kiu ĝis nun montris sin kapabla konkeri la terenon de la romano, de la novelo, de la romanco, de la epopeo, de la eseo, de la traktato, de la teatro, de la komikso, de la erotiko, de la kabareto, de la scienco, de la filozofio, de la humuro, de la vivo geedza kaj familia. Ĝi estas la lingvo internacia, jam pli ol cent jarojn uzata de homoj apartenantaj al ĉiaj tavoloj de la homa socio. Varba okupiĝado pri ĉia alia lingvo artefarita, ĉu naturalisma, ĉu skemisma, signifas nenion alian, ol provizi la anglan per plia kartoĉo, kaj la lingvan maljustecon per plia standardo. Mi preferas alte teni la standardon de Esperanto kaj batali por mondo lingve - kaj sekve ankaŭ ekonomie - pli justa kaj pli humana.
Akceptu miajn plej korajn bondezirojn.
Amike,
Goncalo Neves
<Gxangalo>
|