• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-20 15:53:26    
Edifo de refoja cunama katastrofo en Indonezio

cri

Laŭ la plej nova statistiko publikigita de la oficiala institucio de Indonezio en la 19-a de julio, la cunamo kaŭzita de la tertremo en la marareo suda de Javo jam mortigis 550 homojn. Krome, 275 homoj perdiĝis. Tio estas la dua granda cunamo, kiu atakis Indonezion de la fino de 2004. Specialistoj opinias, ke ĉi-foja cunamo refoje kaŭzis grandan perdon de homaj vivoj kaj posedaĵoj, kaj tio markas, ke Indonezio devas perfektigi sian cunaman alarman sistemon.

Specialistoj opinias, ke en la lastaj jaroj ofte okazis en Indonezio tertremoj kaj cunamoj, kiuj kaŭzis grandan perdon de homaj vivoj kaj posedaĵoj, unuflanke pro tio, ke Indonezio troviĝas en la pacifika sisma zono, kaj aliflanke pro tio, ke mankas al Indonezio efika sistemo pri katastrofa alarmado.

En la 18-a de julio, koncerna oficisto de Indonezio konfesis, ke antaŭ la atako de ĉi-foja cunamo la indonezia registaro ricevis alarmon respektive el la usona Pacifika Cunam-Alarma Centro kaj la japana meteorologia departemento, kiuj avertis, ke la tertremo probable kaŭzos cunamon, tamen la registaro ne malkaŝis la averton al la publiko. Laŭ raporto de usona amaskomunikilo, ĉirkaŭ 40 minutojn antaŭ la atako de la unua tajdo de la cunamo, la indonezia registaro jam ricevis la cunaman alarmon. Tamen vespere de la 18-a de julio, indonezia vicprezidento Yusuf Kalla diris, ke estis nur 15 minutoj antaŭ la atako de cunamo post la tertremo. La cunamo venis tiel rapide, ke oni tute ne povis fari alarmadon. Sed la indoneziaj amaskomunikiloj montris, ke eĉ se koncerna departemento de la registaro ĝustatempe faris alarmadon, la plagitaj regionoj ankoraŭ ne havis la kapablon sciigi kaj retiri ĉiujn loĝantojn en mallonga tempo.

Iu oficisto de la indonezia meteorologia buroo respondecanta pri starigo de la sistemo pri cunama alarmado esprimis, ke la plej rekta rimedo por fari alarmon al la popolanoj estas starigi alarmilojn sur strando. Tamen la amaskomunikiloj rimarkis, ke sur la strando de la plagitaj regionoj ne troviĝas alarmaj instalaĵoj. Tiel, eĉ se la loka registaro ricevis la alarmon pri cunamo, estis ne eble por ĝi sciigi la informon al apudaj loĝantoj kaj turistoj. Estis raporto, ke plejpartaj personoj sur la strando tute ne scias, ke okazis tertremo.

Pro tio, ke en Indonezio ĉiujare okazas miloj da diversagradaj tertremoj kaj la danĝero de cunamo kaŭzita de tertremo ĉiam minacas la marbordajn loĝantojn, specialistoj montris, ke estas ege necese kaj urĝe por tiu ĉi lando starigi perfektan sistemon pri katastrofa alarmado.