• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-20 15:55:15    
Yiwu-a disvolvo dependas de merkato

cri
En Yiwu, kiam vi libere demandis iun ajn yiwu-anon, "De kio la disvolvo de Yiwu dependas" li certe senpense tiel respondas "De merkato."

La urbo Yiwu troviĝas en la mezo de la ĉina provinco Zhejiang. La tero de Yiwu estas malgrasa kaj riĉfontoj mankas. En la longa tempo, Yiwu estis malriĉa kaj malprogresinta. De la reformado kaj malfermo, yiwu-anoj, kiuj ne volas plue esti malriĉaj, portis kolportistajn vekton kaj korbojn kaj skuis klaktamburineton, kaj skuis merkatan miraklon. La granda energio, ellasita de fisio de merkato ŝanĝis ĉion ĉi tie per surpriza rapideco.

Pli kaj pli da yiwu-anoj eniris en entreprenojn kaj merkatojn, faris negocon, sin ekzercis en la merkato, akumulis kapitalon, administris entreprenojn kaj laŭ la merkato administris amuzon, restoracion, turismon, ekspozicion, trafikon, loĝistikon, konsulton, trejnon kaj aliajn modernajn servadojn.

Antaŭ 25 jaroj, la podelata merkato de komercaĵoj ĵus aperis, tiam ekzistis nur pli ol dek entreprenoj en la urbo Yiwu, nun la nombro de industriaj entreprenoj atingis 25 mil kaj formiĝis pli ol 20 superaj industrioj.

Yiwu-anoj estas riĉaj, ĉiu loĝanto meznombre posedas ŝparmonon je pli ol 40 mil juanoj, meznombre ĉiu familio posedas aŭton, yiwu-anoj jam bone vivas. La urbo Yiwu estas riĉa, de 1982 la registara financa enspezo pliiĝas per la rapideco de 25%, en la kuranta jaro la uzebla kapitalo superis 8 miliardojn da juanoj.

En la lastaj pli ol 20 jaroj, per disvolvo, perfektigo kaj altigo de la merkato kaj alpreno de gravaj rimedoj, la urbo Yiwu firme kaptis ekonomian disvolvon kiel la centron. Lou Guohua, sekretario de la urbo Yiwu diris, ke de 1982 ĝis nun, ŝanĝiĝis 7 foje gvidantaro de la registaro, sed la strategio de "per prosperigo de komerco por konstruo de la urbo" neniam ŝanĝiĝis.

Yiwu kreis ne nur multajn unuajn aferojn kaj miraklojn en ekonomia disvolvo, sed ankaŭ precedentojn en merkata ekonomia sistemo kaj registara funkcia sistemo.

Antaŭ 5 jaroj, la urbo Yiwu investis pli ol 2,6 miliardojn da juanoj por disvolvi edukan aferon, investis pli ol miliardon da juanoj por disvolvi kulturan kaj sportan aferojn.

Estro de la financa buroo de la urbo Yiwu sinjoro Wu Senmin diris, ke nun la financo de Yiwu jam fundamente kovris ĉefajn flankojn de la vivo kaj produktado de kamparanoj. Por altigi la efikon kaj igi kamparanojn ĝui pli multajn bonaĵojn, liveritajn de la registaro, en la estonteco, la elspezo por kamparoj, kamparano kaj agrikulturo okupos preskaŭ 35% de la totala financa elspezo.

Antaŭ kelkaj jaroj, Yiwu la unua ellaboris agan programon pri integrigo de urbo kaj antaŭurbo, nun jam unuapaŝe realigis integrigan publikan trafikon, higienon kaj provizadon de trinkakvo en la urbo kaj antaŭurbo.