• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-21 15:15:41    
Yangzi migranta inter la komenca rondo kaj la amuza rondo (foto) 

cri

Karaj retlegantoj, en la ĉina amuza rondo, Yangzi estas stranga. Tio kuŝas ne nur en tio, ke li ludis rolojn kun karakterizoj en serioj da filmaj kaj televidaj teatraĵoj, sed ankaŭ en tio, ke li estas plenuma ĝenerala direktoro de iu ĉina granda kompanio. En la hodiaŭa programereto, ni konigos al vi Yangzi.

Yangzi pli ol 30-jara en la kuranta jaro estas plenuma ĝenerala direktoro de ĉina gigant-forta korporacio. Yangzi neniam petis instruadon pri prezentado, tamen li tre interesiĝas pri tio, aldonate de lia distingiĝa kaj admirata bonaspekto, ŝajne denaske li posedas latentan forton por esti aktoro. Fakte turno de entreprenisto al nova stelo en la filma kaj televida rondo havas hazardan faktoron kaj tio devenas de lia konservado de porcelanaĵoj.

Antaŭ 15 jaroj, Yangzi komencis konservadon de ĉinaj antikvaj porcelanaĵoj kaj lia konservado de blu-floraj porcelanaĵoj similas al eta muzeo. En silenta nokto, Yangzi ofte venas al la eta tereno. Li aprecas ĉiajn konservaĵojn, imagas penigan procezon de terakot-elekto, argilo-knedado, produkto-formado, glazuro-aperigo kaj bakado kaj pensas pri historiaj rakontoj unu post alia malantaŭ tiuj porcelanaĵoj. Ĉar li havas scion pri ĉinaj porcelanaĵoj, tial preparante pri filmo , kiu temas pri rakonto pri porcelanaĵoj, reĝisoro Sang Hua petis Yangzi kiel konsilanton de la filmo. Ekster atendo, en kontakta procezo, reĝisoro trovis, ke Yangzi estas ĉefrolo, kiun li serĉis.

La filmo prenas porcelana-produktan aferon de ĉina porcelana urbo Jingdezhen kiel fonon kaj priparolas rakonton de du grandaj klanoj en Jingdezhen. En la filmo, Yangzi samtempe ludas tri rolojn. Tio estas malfacila por profesia aktoro, tamen Yangzi, kiu unuafoje partoprenas en prezentado, vive kaj profunde manifestas tiujn rolojn. Cetere lia prezentado estas agnoskata de multaj profesiuloj kaj spektantoj. Tio ja estas defio por li. Li diris:

"La filmo priparolas rakonton en tri dinastioj. En la dinastio Yuan, mi estas majstro pri produktado de porcelanaĵoj kaj poste oferas mian vivon por la afero; en la dinastio Qing, mi estas unu el 30 infanoj, kiuj estas ekspeditaj de la registaro de la dinastio Qing al Usono; kaj en la nuntempo, mi estas pseŭdo-ĝentilulo, ĉasas fraŭlinon Qinghua kaj volas gajni ŝian amon."

En prezentado en la filmo , Yangzi gajnis gigantan sukceson. Dank' al la filmo, li gajnis premion de "plej bona nova aktoro" de ĉina studenta filma festivalo en 2005. La premio estas eĉ aspirata de multaj profesiaj aktoroj.