• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-21 16:43:58    
Informa tekniko subtenas disvolviĝon de kampara regiono en Ĉinio

cri

En Ĉinio estas 1,3 miliardoj da loĝantoj, pli ol 800 milionoj el ili vivas en la kampara regiono. Pro tio disvolvi agrikulturon kaj levi popolajn vivkondiĉojn estas la ĉefa tasko de la ĉina registaro. De la lastaj jaroj kontinua progreso de informa tekniko iom post iom influas disvolviĝon de la kampara regiono. Lastatempe raportisto informiĝis de la kampara regiono ĉirkaŭ Pekino, ke multaj entreprenoj dediĉas sin al enkonduko de novaj teknikoj kaj produktaĵoj en la kamparan regionon por helpi al vilaĝanoj pli bone disvolvi agrikulturon.

En la fino de la lasta jaro Pekino lanĉis projekton pri starigo de informa servo, celante altigi informizan nivelon en vilaĝoj ĉirkaŭ la urbo. Laŭ tiu ĉi projekto oni starigis ĉirkaŭ 300 informajn servojn en vilaĝoj kaj urbetoj ĉirkaŭ Pekino por liveri al kamparanoj retan servon. Starigo de tiuj ĉi informaj servoj alportis al la kamparanaj amasoj grandan oportunon. Sinjorino Liu Guiying, vilaĝano de la distrikto Pinggu de Pekino, diris al raportisto, ke nun vilaĝanoj povas facile ricevi diversajn informojn favorajn al produktado kaj entreprenado musklakante ĉe komputilo en la informa servo. Ŝi diris, "Ekzemple vendado de persikoj, bonaj informoj povas alporti al kamparanoj profiton. De la informa servo kamparanoj povas akurate scii pri kurzo, por vendi produktaĵojn laŭ bona prezo. Iuj trovis en la reto informojn pri prilaboraj maŝinoj, preferataj de si."

Sinjorino Liu Guiying diris al raportisto, ke en ŝia vilaĝo oni povas pagi kostojn de telefono, elektro kaj aliaj publikaj provizadoj per komputiloj de la informa servo. Krome en la informa servo oni ankaŭ organizas trejnojn pri diversaj teknikkapablecoj. Oni instalis softvarojn pri lernado al komputiloj servantaj al la kamparanoj. Tiuj ĉi rimedoj ludas gravan rolon en ekonomia disvolviĝo de vilaĝoj.

La pekina telekomunika kompanio Hengxintong estas unu el la ĉefaj kontraktantoj de la projekto pri starigo de la informa servo. Nun tiu ĉi kompanio jam starigis 36 laborejojn en kamparaj vilaĝoj ĉirkaŭ Pekino. Helpate de kompaniaj laborantoj, vilaĝanoj povas senpage uzi komputilojn en la informa servo por serĉi koncernajn informojn. Sinjoro Fu Bin, asistanto de ĝenerala manaĝero de tiu ĉi kompanio, diris al raportisto, ke la informa servo faciligas vendadon de agrikulturaj produktaĵoj, tio iagrade pliigas enspezon de kamparanoj. Li diris, "Ni helpas kamparanojn vendi agrikulturajn produktaĵojn, serĉante informojn kaj merkaton. Antaŭe vendado de la produktaĵoj dependis de kelkaj ĉeneroj. Nun ni planas starigi la sistemon pri rekta vendado per la reto."

Pro la granda merkato en Pekino, kamparaj entreprenoj ĉirkaŭ Pekino havas bonajn kondiĉojn por disvolviĝo. De la lastaj jaroj en entreprenado ili pli kaj pli multe atentas efikon de fabrikmarko. Rilate al tiu intenco iuj softvaraj kompanioj esploris kaj faris softvaran sistemon pri rekono de produktaĵoj. Per tiu ĉi sistemo oni povas facile trovi produktintojn, tiel ke konsumantoj volontas akcepti produktaĵojn kaj entreprenoj efike protektas sian reputacion. Sinjorino Wei Wei, manaĝero de la pekina teknologia kompanio Zhongshi, prezentis al raportisto softvaran sistemon, faritan de la kompanio, pri serĉo de la origino de manĝaĵoj. Ŝi diris, "Ekzemple, en brutbredejo oni fiksas signon al la oreloj de ĉiuj porkidoj, tiel ĉiuj informoj pri tiuj ĉi porkoj, de kreskado, buĉo ĝis prilaboro de manĝaĵo, estas konservata en komputilo. De tiu ĉi sistemo oni povas facile trovi la originon."

Krom la informoj pri propono kaj postulo de produktaĵoj, iuj teknologiaj kompanioj planas turni la servon al produktaĵoj kun alt-aldona valoro. La supre menciita kompanio Hengxintong funkciigas kun vilaĝoj folkloran turismon. Per la reto kaj telefona mesaĝo ili liveras al urbanoj informojn pri folklora turismo por tiri vojaĝantojn. Tiu ĉi servo pliigas enspezon de kamparanoj. Sinjoro Wang Fenglei, manaĝero de tiu ĉi kompanio, diris, "Ni rekomendas al urbanoj turismajn kaj distrajn lokojn en vilaĝoj. Konsumado de urbanoj pliigas enspezon de la vilaĝanoj."

Apogate de informa tekniko, la folklora turismo rapide disvolviĝas. La distrikto Pinggu ekreklamis per la reto siajn du vidindejojn en la komenco de la kuranta jaro. Dum la ferioj de la Unua de Majo la du vidindejoj akceptis ĉirkaŭ 9 000 vojaĝantojn, tio alportis al kamparanoj enspezon je la sumo de 240 mil juanoj.

En la informiza procezo de ĉina kampara regiono, liveri koncernan trejnon al kamparanoj estas la grava tasko celanta, ke kamparanoj posedu informan teknikon kaj plibonigu produktadon kaj entreprenadon. Sinjoro Yang Baozhu, specialisto pri informizado, diris, ke en la kampara regiono de Ĉinio vilaĝanoj plejparte ne estas bone edukitaj, tial necesas diversaj metodoj por puŝi informizon.

Sinjoro Yang Baozhu diris, ke en la venontaj 5 jaroj Ĉinio investos kelkajn miliardojn da juanoj al kampara regiono por konstrui bazajn instalaĵojn pri informa tekniko kaj trejni teknikistojn; Ĉinio kontinue puŝos disvolviĝon de agrikulturo per informa tekniko.