• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-21 17:05:46    
Antaŭvido al Pinta Konferenco de Sud-Amerika Komuna Merkato

cri

La 21-an de julio en Cordoba, ĉefurbo de la argentina provinco Cordoba, okazos la 30-a Pinta Konferenco de la Sud-Amerika Komuna Merkato. Ŝtatestroj aŭ iliaj reprezentantoj de 13 landoj, inkluzive de la 5 membrolandoj kaj 5 kontaktaj landoj, ĉeestos al la konferenco.

La Sud-Amerika Komuna Merkato fondiĝis en la jaro 1991, tamen ĝi oficiale ekfunkciis en la 1-a de januaro, 1995. La Sud-Amerika Komuna Merkato havas ĉirkaŭ 200 milionojn da loĝantoj kaj ĝia jara totala produktovaloro superas mil miliardojn da usonaj dolaroj, okupante ĉirkaŭ duonon de tiu de la tuta latin-amerika regiono. Ĝi estas ne nur grava ekonomia organizo de regiona integriĝo en Latin-Ameriko, sed ankaŭ monde la 1-a komuna merkato, kiu konsistas tute el evoluantaj landoj. Tiu ĉi organizo celas efike utiligi riĉfontojn, protekti medion, kunaranĝi makroskopan ekonomian politikon, plifortigi ekonomian kompletigecon kaj akceli sciencteknikan progreson de la membrolandoj por fine realigi la integriĝon de ekonomio kaj politiko.

La ĉeftemo de ĉi-foja pinta konferenco okazonta en Cordoba estas antaŭenpuŝi la procezon de tarifa integriĝo, plilarĝigi regionan liberan komercadon, fari regionan institucian reformadon kaj subskribi la subregionan interkonsenton. Antaŭ la okazigo de ĉi-foja pinta konferenco, oni oficiale sankciis Venezuelon kiel novan oficialan membron de la organizo, tiel la aliĝo de tiu ĉi granda petrol-produkta lando grandamezure ŝanĝos la internan ekonomian kaj politikan strukturon de la Sud-Amerika Komuna Merkato kaj forte antaŭenpuŝos la procezon de subskribo de Interkonsento pri Libera Komercado inter la Sud-Amerika Komuna Merkato kaj Eŭropa Unio. Ankaŭ energio kaj baza konstruado fariĝos gravaj temoj de ĉi-foja konferenco.

Krome, ankaŭ la problemo pri tarifa integriĝo estos paroltemo zorgata de ĉiuj ĉeestontaj landoj. La konferenco respektive faros esploradon kaj diskutadon pri realigo de interkonsento pri nuligo de rekviziciado de duoblaj tarifoj, ellaboro de leĝprojekto pri unueca tarifo, starigo de mekanismo pri imposta dividado kaj similaj aferoj, celante realigi tarifan integriĝon de la tuta regiono antaŭ 2008.

La konferenco ankaŭ difinos subskribon de interkonsento pri ekonomia kompletigeco kun Kubo, subskribos framan interkonsenton pri komercado kun Pakistano, faros pluapaŝan diskutadon kun Israelo pri interkonsento de libera komercado, determinos la komunan starpunkton de la Sud-Amerika Komuna Merkato en la dohaa intertraktado de la Monda Komerca Organizo kaj ekzamenos la laborojn de Argentino, estanta la prezidanta lando de la Sud-Amerika Komuna Merkato, en la Monda Komerca Organizo. Laŭ la publika opinio, ĉi-foja pinta konferenco faros gravan kontribuon por realigi la ekonomian integrigon de la Sud-Amerika Komuna Merkato.