• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-21 17:21:46    
La unua domego de antikva gubernio Yuci (foto)

cri

Historio de la antikva gubernio Yuci havas pli ol 3 000 jarojn. En ĉi-foja vojaĝo tra Yuci, ni spertis la specialajn pejzaĝojn de la antikva gubernio, inkluzive de antikvaj loĝejo, urbmuro, prefektejo, templo, strateto, vendejo kaj aliaj kulturaj kaj naturaj pejzaĵoj, kiuj harmonie kunvivas. Tamen la distika kulturo de la antikva urbo plej profunde impresas nin.

Distiko de templo de urba dio, "rimedo por esti bona homo".

La templo de urba dio de Yuci estis konstruita en Yuan-dinastio (1206-1370). Ĝi estas ŝtate protektata kaj ankaŭ estas unu el la plej komplekt-konservataj temploj de urba dio. Ĝi konsistas el 3 konstruaĵoj de diversaj periodoj. La plej alta nomiĝas domego Xuanjian. Sur ĝi estas skribite pri tio, "Estu bonulo, dormu bone; faru bonaĵojn, respektadu ĉiujn".

Distiko de guberniestra rezidejo, "rimedo de oficistiĝo".

La rezidejo de gubernio Yuci estas la plej bone konservata rezidejo. Ĝi okupas ĉirkaŭ 20 milojn de kvadradaj metroj kaj estis establita en Song-dinastio (960-1279).

La distiko skribitas, "Ne estas honoro gajni lokan oficistecon, sed se iu perdus ĝin, homoj ne povas malhonori lin. Oni ne povas diri, ke la loka oficisto estas malutila. Ĉar lokaj homoj bezonas lin. Manĝaĵo kaj vestaĵo de oficisto estas liveritaj de popolo. Do, li ne devas treti popolon, ĉar li mem estas popolano."

1  2