• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-24 15:53:30    
Iom pri aktoro Yangzi (foto)

cri

Poste Yangzi dufoje faris prezentadon en filmo . En la ĉina historio, Bai Yutang estas romantika klerulo kun karakterizo kaj la rolo aperas en multaj ĉinaj filmaj kaj televidaj teatraĵoj kun historia temo. Pri prezentado de la rolo, Yangzi diris:

"Mi sentis, ke inter mi kaj la rolo, estas reciproka kompreno. Mi povas babili kun li. Laŭ mi, mi bone ludas la rolon en la filmo ."

Post tio, Yangzi sinsekve ludis malsamajn rolojn en kelkaj filmaj kaj televidaj teatraĵoj. Por Yangzi, kiu ĵus eniris en la filman kaj televidan rondo, multaj aferoj atendas esti lernataj. Kvankam enhavoriĉa vivsperto faciligas al li kompreni rolojn, tamen baza scio pri prezentado estas necesa por lerni.

En entrepreno, li estas homo, kies opinio kaŭzas grandan respondon en sia entrepreno, tamen en prezentada grupo, li ĉiam tenas mildan senton. Li petas siajn kolegojn noti lian prezentadon per diĝita instalaĵo DV kaj reveninte li kaj spektas kaj pensadas. Pro granda interesiĝo pri prezentado, li eĉ volas forlasi ion por fari prezentadon.

Antaŭ nelonge, Yangzi ludis du rolojn en du teatraĵoj kaj migris inter du kameraadaj ejoj. Li legas scenaron en aviadilo por konsideri la rolojn kaj en relative libera tempo telefonas al la korporacio por kontroli ĝian funkciadon. Estas nur 4-hora dormo en unu tago, estas ege penige. Tamen li gajnis grandan ĝuon pro tio. Li diris:

"Laŭ mi, la plej granda ĝuo estas, ke post prezentado, vi povas per via elstara lingvo de la membroj, okuloj, vizaĝesprimo kaj movo, trafe ludas iun rolon, kiu havas nenian rilaton kun vi. Cetere via prezentado estas laŭdata de spektantoj kaj reĝisoroj. Mi pensis, ke tio estas defio al mia vivo."

Yangzi naskiĝis en iu riĉa familio kaj tio liveris al li pli multajn ŝancojn kompare kun samaĝuloj. Duoblaj identeco de "entreprenisto" kaj "aktoro" donas misterecon al li. Tamen Yangzi admiras individuan strebadon kaj lia familio ankaŭ praktikas severan postulon al li. Diplomiĝinte el universitato, li eniris en la korporacion kaj okupiĝis pri simpla laboro. Dank' al sia atingo en la posteno, li fariĝis ĝenerala direktoro. Tial ne nur en funkciigo de komerco, sed ankaŭ en faro de prezentado, Yangzi havas mildan senton.