• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-24 17:01:07    
Solidareco de arabaj landoj frontas novan provadon de konflikto inter Libano kaj Israelo

cri

La 23-an de julio en la jemena ĉefurbo Sanao, jemena ministro pri eksteraj aferoj Abu Bakr Abdullah al-Qirbi proklamis, ke Jemeno decidis repreni sian proponon pri okazigo de urĝa pinta konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj por trakti la konflikton inter Libano kaj Israelo. Abu Bakr Abdullah al-Qirbi klarigis, ke la repreno de tiu ĉi propono estas por "eviti dissplitiĝon de arabaj landoj". Tiu ĉi ago de Abu Bakr Abdullah al-Qirbi montris, ke kun la daŭro de la konfliktado inter Libano kaj Israelo, la solidareco de arabaj landoj frontas pli kaj pli grandan provadon.

Laŭ la publika opinio de arabaj landoj, la konfliktado inter Libano kaj Israelo dividis la arabajn landojn en 2 partojn, unu de kiuj konsistas el la mildaj landoj, kun Egiptio, Saudi-Arabio kaj Jordanio kiel reprezentantoj, kiuj oponas al senkaŭza atako de la libana Hizbullah kontraŭ Israelo, opiniante, ke tia "aventura agado" ne estas utila al la naciaj interesoj de arabaj landoj. La alia parto konsistas el Sirio, Alĝerio, Jemeno, Sudano kaj tiel plu, kiuj subtenas la mision de la libana Hizbullah por rezisti okupadon. Laŭ raporto, en la urĝa kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de arabaj landoj okazinta en la 15-a de julio, saudi-arabia ministro pri eksteraj aferoj kaj siria ministro pri eksteraj aferoj furioze debatis pri la konflikto inter Libano kaj Israelo kaŭzita de tio, ke la armita forto de la libana Hizbullah atakis la postenon de Israelo kaj forkaptis israelajn soldatojn. Sirio postulis, ke la arabaj landoj eksplicite subtenu la libanan Hizbullah pro ĝia armita rezisto kontraŭ Israelo. Tamen Saudi-Arabio kaj aliaj landoj montris, ke tio estas nerespondeca ago, kiu devigos la tutan araban mondon deklari militon kontraŭ Israelo.

Analizistoj opinias, ke la arabaj landoj dividis sin en 2 partojn rilate la konflikto inter Libano kaj Israelo, ĉefe pro tio, ke en la mezorienta paca strategio la araba mondo estis historie dividita en du partojn. Egiptio, Jordanio kaj la Palestina Liberiga Organizo estas la frontliniaj landoj aŭ organizo, kiuj subskribis pacan interkonsenton kun Israelo. Post multajara milito kun Israelo, ili pledas por realigi la finan celon de fondo de palestina sendependa ŝtato, por la mezorienta paco kaj por protekti la naciajn interesojn de arabaj landoj per intertraktado. Tiel Saudi-Arabio elmetis la Araban Pacan Proponon kaj agnoskis la ekzistan rajton de Israelo. Kaj tiuj landoj iom post iom fariĝis la ĉeffluo de la araba mondo. Tamen aliaj arabaj landoj, kun Sirio kiel la ĉefa, prenas necedeman sintenon kaj pledas por protekti la naciajn interesojn per armita batalado.

Pro tio, la tago-post-taga eskaladiĝo de la konflikto inter Libano kaj Israelo refoje portas la solidarecon kaj povon por unuanimeca agado de arabaj landoj al provado.