• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-25 08:23:53    
Tri Gorĝoj fariĝis ankoraŭ pli ĉarmaj pro novaj vidindaĵoj

cri
Post kiam la digo de Tri Gorĝoj de la ĉina Yangzi-rivero estas finkonstruita, la tuta akvo-nivelo de la Tri Gorĝoj leviĝis ĝis 135 metroj, sekve aldoniĝis novaj vidindaĵoj al tiuj grandiozaj gorĝoj. Ni konigu al vi pri tiuj novaj vidindaĵoj.

Kiam la ĉina plej longa rivero Yangzi-rivero, kiu fontis el Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, fluas ĝis la municipo Chongqing kaj la tereno de la provinco Hubei, ĝi kreis grandiozajn Tri Gorĝojn kun la totala longeco de proksimume 200 kilometroj. Antaŭ 12 jaroj, oni komencis konstrui la akvoutiligan artikan inĝenieriaĵon ĉe Tri Gorĝoj, pro tio la tuta akvonivelo de Tri Gorĝoj leviĝis kaj tie formiĝis longforma akvorezervejo. Post akvo-rezerviĝo, multaj sektoroj de la rivera surfaco plilarĝiĝis duoble ol antaŭe, kaj formis inter-gorĝajn lagojn imponajn kaj spektaklajn.

S-ro Gao Chao, vicestro de la Turisma Buroo de la urbo Yichang, provinco Hubei, diris, ke en junio ĉijare, kiam la akvonivelo de Tri Gorĝoj atingis 135 metrojn, la antaŭaj vidindaĵoj laŭ bordoj de Tri Gorĝoj ĝenerale restas ne-subakvigitaj, tiom pli ankaŭ pliiĝis lagoj, river-branĉoj kaj insuletoj, kiuj aldonas pli da novaj vidindaĵoj, pro tio la nunaj Tri Gorĝoj ne nur restas majestaj kiel antaŭe, sed ankaŭ fariĝos ankoraŭ pli belaj pro novaj vidindaĵoj. S-ro Gao Chao diris:

"En la pasinteco, Tri Gorĝoj estis konataj pro majesteco kaj kruteco. Post la akvo-rezerviĝo, la flua rapido lantiĝis kaj la akva travidebleco pligrandiĝis, sekve aperis belaj bildoj de ebenaj lagoj en altaj ravinoj. Nun ni povas vidi, ke ankoraŭ restas la beleco de malnovaj Tri Gorĝoj, kaj la novaj bildoj aldonas pli da ĉarmo al ili."

Laŭ konigo fare de s-ro Gao Chao, la klifoj de Tri Gorĝoj ĝenerale altas je pli ol mil metroj, kvankam nun la antaŭaj torentaj akvofluoj estis anstataŭigita per ondetantaj lagoj, tamen la mont-gorĝaj pejzaĝoj estas nemulte influataj. La sektoro de Tri Gorĝoj ĉe la urbo Yichang estas la plej bona aprecejo por vidi ebenajn lagojn en altaj mont-gorĝoj, tie oni povas ĝui mirindajn montajn kaj riverajn vidindaĵojn.