• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-25 15:05:34    
Legendo de Yiwu

cri

Ĝis 2005, la merkato de podetalaj komercaĵoj en Yiwu sinsekve estis vastigita 11 fojojn, formiĝis monde supera merkato, kun pli ol 10 specialaj merkatoj, pli ol 30 specialaj stratoj, 58 mil butikoj kaj la negoca areo je 2,6 milionoj da kvadrataj metroj. Yiwu fariĝis urbo konstruita sur merkato.

En la lastaj pli ol 20 jaroj, dekmiloj da kolportistoj iris el la granda merkato kaj kreis entreprenojn kaj ili kreis multajn legendojn.

En la lastaj pli ol 20 jaroj, Yiwu-anoj kreis monde faman merkaton kaj skribis riĉigan rakonton. Antaŭ kelkaj jaroj, la vilaĝo Huaxi en la urbo Yiwu administris prilaboran fabrikon de metiartaĵoj, dekoj da maljunuloj kaj virinoj de la vilaĝo faris laboron en sia libera tempo, ĉiutage ili povas akiri 50 juanojn. 53-jaraĝa Yu Yimei estas kripla, sed ŝi ankoraŭ povas akiri 600 juanojn ĉiumonate. En la kamparo de Yiwu, pli ol 100 mil homoj, kiel Yu Yimei, ankoraŭ povas akiri monon hejme, kvankam ili estas maljunaj kaj ne havas lertkapablon.

Antaŭ kelkaj jaroj, tero de la vilaĝo Xingzhong tute estis rekviziciita en la merkata plivastigo. La vilaĝo faris reformadon de la malnova vilaĝo, nun ĉiuj familioj havas unuetaĝan komercan domon kaj 3-etaĝan loĝan domon. Sekretario de la vilaĝo sinjoro Zhao diris, ke en la fino de la lasta jaro finiĝis la reforma inĝenieriaĵo, pli ol 1 900 komercaj ĉambroj tute estis luitaj, nun formiĝis 3 specialaj stratoj. Nur pro luo de komercaj domoj kaj loĝaj domoj, la jarenspezo de vilaĝanoj almenaŭ atingis 200 mil juanojn, eĉ superis 500 mil juanojn.

Vicestro de la oficejo de konstruado de integrigo de urbo kaj antaŭurbo sinjoro Wang Zongnan diris, ke en la urbo Yiwu, troviĝas pli ol 20 vilaĝoj, kiel la vilaĝo Xingzhong, kiu reformis sin laŭ urba kvartala modelo. Ĉiuj familioj de la vilaĝoj, kiuj estas najbaraj de podetalaj merkatoj aŭ specialaj stratoj, havas milionojn da kapitalo.

En la lastaj pli ol 20 jaroj, en ĉiu jar-kvino obliĝis la produkta totala sumo kaj financa totala enspezo de la urbo Yiwu, en la lasta jaro respektive atingis 30 miliardojn da juanoj kaj 3,5 miliardojn da juanoj, kaj pokapa produkta totala sumo superis 5 400 usonajn dolarojn. En la lasta jaro, pokapa disponebla enspezo de urbaj kaj urbetaj loĝantoj atingis 19 010 juanojn kaj kamparana pokapa neta enspezo atingis 7 735 juanojn.