• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-25 19:24:57    
Francio – lando plej frue fondinta "Tago de kulturaj heredaĵoj" (foto)

cri

La 10-a de junio estas la ĉina unua "Tago de kulturaj heredaĵoj". Parolante pri "Tago de kulturaj heredaĵoj", oni nature mencias Francion. En la flanko de protektado de kulturaj heredaĵoj, Francio ĉiam antaŭiras en la mondo. La imponaj palacoj, diversstilaj antikvaj kasteloj, ĉie videblaj preĝejoj kaj valoregaj antikvaj kuriozaĵoj, malgraŭ sia profunda aĝo, radias kiel "juneca brilo", kaj ĉiujare allogas al Francio sennombrajn turistojn el diversaj lokoj de la mondo. Pro ĉio ĉi Francio estas monde fama granda kultura kaj arta lando.

Francio estas lando, kiu plej frue fondis "Tago de kulturaj heredaĵoj". De la jaro 1984 la franca registaro senpage malfermas al la publiko kulturajn antikvajn ruinojn, historiajn konstruaĵojn kaj ŝtatajn administraciojn en la tria semajnfino de ĉiu septembro, por ke la publiko propraokule spektu la kulturajn heredaĵojn de la franca nacio kaj por fortigi la konscion pri protektado de naciaj heredaĵoj kaj tiel disvolvi la nacian kulturon kaj teni la francan longedaŭran kulturan tradicion.

Se paroli pri la origino, la fondo de "Tago de kulturaj heredaĵoj" estas merito de generalo Charles de Gaulle. En 1958 li enoficiĝis kiel franca prezidento. Poste li postulis: "La Ministerio pri Kulturo devas garantii, ke ĉiuj francaj civitanoj povu spekti la kulturajn heredaĵojn de la propra lando." La franca Ministerio pri Kulturo do komencis censon pri "kulturaj ricaĵoj", plej grandskalan en la historio. Nur la ŝtato registris 40 000 historiajn konstruaĵojn. Kaj la kulturaj heredaĵoj tuŝas ankoraŭ pli larĝan terenon kaj nombriĝas ege plimulte ol 40 000. En la censo neregistaraj societoj ludis gravan rolon. Ili prenis kiel sian taskon protektadon de la hejmlokaj antikvaj ruinoj kaj konstruaĵoj kaj ĝenerale ege detale konis la arkitekturajn heredaĵojn en la de si loĝataj lokoj. Faktoj pruvas, ke eĉ ĝis nun tiuj lokoj, kie simpluloj vivis kaj laboris, estas ŝatataj same kiel la brilaj palacoj. La censo "pri preĝejo kaj eĉ pri kulero" ludis gravan rolon por veki la konscion de la civitanoj pri kulturaj relikvoj kaj doni helpon al la registaro en taksado pri la propraj kulturaj profitofontoj.

Kompare kun aliaj landoj, malfermeco kaj vulgaruleco karakterizas la protektadon kaj utiligadon de kulturaj heredaĵoj fare de Francio. Ĝeneraldire, kiel reguligi la rilatojn inter protektado kaj ekspluatado kaj utiligado de historiaj kulturaj heredaĵoj jam estas malfacila problemo por la tuta mondo, tamen Francio sukcese kombinas tiujn du flankojn. La "Tago de kulturaj heredaĵoj" ja estas tre bona ekzemplo. Komence de ĉiu jaro diversnivelaj registaroj ellaboras malferman planon por la grandaj muzeoj, okaze de la "Tago de kulturaj heredaĵoj" kaj investas al tio multege da laborantoj kaj materialoj, eĉ la nombro de policanoj por la agado ofte estas rekorda. La antikvaj konstruaĵoj Prezidentejo, Ĉefministrejo, Nacia Asembleo, Ministerio pri Eksteraj Aferoj, Nacia Hotelo, Pariza Urba Halo, kiuj ankoraŭ estas okupataj, senescepte malfermiĝas al la publiko okaze de la "Tago de kulturaj heredaĵoj". Pro siaj aparte reala signifo kaj longedaŭraj delikataj arkitekturo kaj artaĵoj, tiuj antikvaj konstruaĵoj estas prioritate elektitaj de turistoj. La "Tago de kulturaj heredaĵoj" ne nur vekas amon de la popolanoj al la kulturo kaj historio de la patrolando, sed ankaŭ fortigas ilian konscion pri protektado de kulturaj relikvoj. En Francio, oni povas vidi fuŝdesegnaĵon en metroo, magazeno kaj eĉ latrino, tamen sur antikvaj konstruaĵoj troviĝas neniu fuŝdesegnaĵo. Oni povas diri, ke francoj elkore respektas kaj admiras la antikvajn konstruaĵojn. Tio ne disigeblas disde la edukado pri protektado de heredaĵoj al ili de ilia infanaĝo kaj la kultura atmosfero ilin impresanta. Laŭ informo, la francaj ŝtataj antikvaj ruinoj estas senpage malfermaj al geknaboj malpli-ol-18-jaraĝaj, por ke la francoj de infanaĝe estu influataj de la historio kaj kulturo kaj pliigu sian konscion pri protektado de kulturaj heredaĵoj.

Pri "vulgaruleco", la alia karakterizo de franca protektado de kulturaj relikvoj, la vulgaruloj estas meritoplenaj en protektado de la kulturaj heredaĵoj. Laŭ konigo, en Francio estas 18 000 neregistaraj societoj kun malsamaj grandecoj kaj funkcioj. Ili celas ĉefe protekti antikvajn ruinojn kaj konstruaĵojn, sin vivtenante per registara subvencio, aŭ aŭspicioj de la socio, aŭ mementreprenado. Iuj el ili dumvive laboras por tio kaj savas nemalmulte da kulturaj heredaĵoj. Krome, la franca registaro prezentis serion da politikoj, tiel ke la protektado kaj utiligado de kulturaj heredaĵoj estas ankoraŭ pli "vulgarulecaj". Ekzemple, en la franca nova ŝtata teatro triono da sidlokoj estas malmultekostaj por la ordinaraj popolanoj. La Muzeo Luvro kaj aliaj 100 kulturaj ruinoj kaj 33 ŝtataj muzeoj estas senpage malfermaj al la publiko en ĉiu unua dimanĉo de ĉiu monato. Tiuj ĉi rimedoj plene utiligas la historiajn kulturajn heredaĵojn kaj ankaŭ efike fortigas protektadon al tiuj heredaĵoj. Ĉar francoj profunde konvinkiĝas, ke nur kun kompreno oni povas vere ami kaj protekti tiujn valoregajn trezorojn postlasitajn de la prauloj.