• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-26 15:59:19    
Kion celas "nova mezoriento" de Condoleezza Rice

cri
La 25-an de julio, usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice faris unu-tagan viziton al Israelo kaj Palestino. Rimarkinde, ke ŝi elmetis ideon pri la tiel nomata "nova mezoriento" en sia interparolo kun gvidantoj de Israelo kaj Palestino.

Interparolante kun israela ĉefministro Ehud Olmert, Condoleezza Rice deklaris, "alvenis tempo establi novan mezorienton", sendube, "iuj intencas mortigi demokratian kaj sendependan Libanon.....Nuntempe oni devas montri al tiuj, kiuj ne volas vidi novan mezorienton, ke finfine ni gajnos venkon." Interparolante kun Mahmoud Abbas, prezidanto de Palestina Nacia Leĝdona Konsilio, Condoleezza Rice diris, ke Usono esperas realigi "longtempan pacon" por eviti refojan aperon de milito.

Analizistoj montris, ke post kiam okazis konflikto inter Libano kaj Israelo, kiel plej influhava lando en mezoriento, Usono ĉiam tenas senbridigan sintenon kaj lasas, ke Israelo batu Libanon. Nur 2 semajnojn post la konflikto, ŝtata sekretario Condoleezza Rice iris al mezoriento por fari interpacigon sub postulo de la internacia socio. En sia vizito al la mezoriento, ŝi emfazis neceson establi "novan mezorienton" anstataŭ urĝi, ke Israelo ĉesigu militan agadon kaj estingi militan fajron inter Libano kaj Israelo. Tio evidente estas por akceli strategion de Usono pri la mezoriento kaj reformi novan mezorientan ordon profite de nuntempa konflikto inter Libano kaj Israelo.

Unue, tio konformas al la strategio de Usono pri la tiel nomata demokratio en la granda Mezoriento, ke Israelo batas Hezbollah de Libano. Post kiam libana eksa ĉefministro Rafiq al-Hariri estis murdita, okcident-inklina forto okupas dominan pozicion en la libana politika rondo kaj Usono rigardas Libanon kiel gravan ŝakpecon por "demokratiigi" mezorienton. Tamen kontraŭusona forto kun Hezbollah kiel reprezentanto estas granda, krome Hezbollah posedas armitan forton nebremseblan de la libana registaro. Tial politika ekvilibro de Libano estas ege malforta. Ŝanĝi tian politikon de Libano ja estas longtempa intenco de Usono. Laŭ opinio de Usono, tio, ke Israelo serioze batas Hezbollah, estas bonega ŝanco por malfortigi kontraŭ-usonan forton kaj plifortigi okcident-inklinan forton. Kiam Condoleezza Rice faris tujan viziton al Libano la 24-an de julio, ŝi faris multan komplimenton al libana ĉefministro Fouad Siniora. Ŝi deklaris, ke lia kuraĝo alfronti krizon estas "laŭdinda".

Due, malfortiĝos influo de kontraŭusonaj landoj Sirio kaj Irano en mezoriento profite de batado kontraŭ Hezbollah. Usono ĉiam rigardas Hezbollah kiel agentanton de Irano kaj Sirio. Laŭ opinio de Usono, nuntempa konflikto inter Libano kaj Israelo ne nur estas rivalado inter Israelo kaj Hezbollah, sed ankaŭ estas nerekta rivalado inter Usono, Irano kaj Sirio. Se oni frakasos Hezbollah oportune de ĉifoja konflikto kaj subigos ĝin per longtempaj politika kaj diplomatia mekanismoj, tio liveros al Usono pli da spaco por trakti Sirion kaj Iranon en la estonteco. Araba politika analizisto opinias, ke Usono esperas establi "novan mezorienton sen Hezbollah kaj Hamas" kaj formi koalician fronton kun arabaj landoj kontraŭ Sirio kaj Irano.

Fine, Usono ankaŭ intencas sendi averton al tutmondaj kontraŭusonaj ekstremaj fortoj per batado kontraŭ Hezbollah kaj apliko de tutmonda kontraŭterorisma strategio.

Analizistoj montris, ke ĝuste pro tio, ke Usono intencas reformi novan mezorientan ordon konforman al propraj interesoj per batado kontraŭ Hezbollah, videblas, ke ĝia armistica interkonsento inter Libano kaj Israelo ĉefe servos por la strategia intenco. Usono ne aldonos esencan subpremon al Israelo antaŭ ol atingi sian celon.