• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-26 16:41:42    
Tangshan—moderna urbo leviĝinta sur ruino post tertremo

cri

Karaj amikoj, se vi vojaĝos al norda Ĉinio, vi eble pasos preter Tangshan, moderna urbo, kun oportuna trafikoreto kaj bone planitaj alt-teknologiaj disvolvaj zonoj. Tie perfekta infrastrukturo altiras investon de multaj internaciaj firmaoj, kaj loĝantoj vivas kontente kaj trankvile en komforta medio. Sed fortega tertremo antaŭ 30 jaroj detruis tiun ĉi urbon.

En la 28-a de julio, 1976, tertremo, la plej tragedia en la monda historio de la pasintaj centoj da jaro, trafis la urbon Tangshan, je 150 kilometroj dise de Pekino. Fortega eksplodondo de la tertremo, ekvivalenta kiel 400 atombomboj, similaj al tiu ĵetita de Usono al la japana urbo Hiroŝimo en 1945, sin sputis el la terkrusto je 16 kilometroj sub la tero kaj dum dekoj da sekundoj ruinigis la tutan urbon kun miliono da loĝantoj. Terura katastrofo pereigis 240 mil homojn kaj grave vundis 160 mil homojn. La rekta ekonomia perdo superis 10 miliardojn da usonaj dolaroj. Sinjorino Wang Guiqin, emerita instruisto kaj spertinto de la katastrofo, diris al raportisto, ke post la tertremo oni vidis preskaŭ neniun konstruaĵon starantan en la urbo. Ŝi diris, "Ni loĝis en la supra etaĝo de du-etaĝa domo. Tertremo faligis la domon. Ni rifuĝis el fenestro de la teretaĝo. Pluvo falis sur nin. Tiam nia infano estis nur 2-jara. Ni prenis dukedon da folioj de sunfloro kiel ombrelon por rezisti kontraŭ pluvo."

La katastrofo alportis al homoj korŝiran kaj neforgeseblan memoron. Sur la strato Xinhua de la urbo Tangshan, vi povas vidi, ke ĉe la suda flanko de tiu ĉi strato, zono de la tiama tertremo, estas kadukaj domoj inter arboj. Post la tertremo oni jam transloĝiĝis el tiuj domoj. Nun nur kavoj kaŭzitaj de la tertremo rememorigas al homoj la iaman katastrofon.

Irante al la nordo, vi tamen vidos tute malsaman panoramon, viglan trafikon kaj modernajn domegojn. Por loĝantoj de tiu ĉi urbo, la strato signas la pasintecon kaj nunon, doloran memoron kaj novan esperon.

De 30 jaroj post la tertremo enspezo de la loĝantaro en tiu ĉi urbo kontinue altiĝas. En 2005 mezkvanta disponebla enspezo de la loĝantaro pliiĝis je ĉirkaŭ kvardekobloj kompare kun tiu en 1975 antaŭ la tertremo. Post komputilo kaj sporta instrumento, nun domo kaj aŭto estas la plej ŝatataj posedaĵoj. Antaŭ ne longe en la urbo Tangshan okazis internacia ekspozicio de aŭtoj. En 5 tagoj de la ekspozicio vendiĝis 410 aŭtoj je la sumo 71 milionoj da juanoj. Laŭ enketo, en tiu ĉi urbo po 5 loĝantoj posedas 1 aŭton, tiu procento estas tre surpriza en Ĉinio.

Granda aĉetemo de aŭto plene montras konsuman latentforton en tiu ĉi urbo. Sinjorino Wang Mei, oficisto de la internacia ekspozicio de aŭtoj, diris, "Ni planas ĉiujare okazigi internacian ekspozicion de aŭtoj en difinita tempo. En la pasinta jaro ni ekspoziciis 70 aŭtojn, dum ĉi-jare 149 aŭtojn. Krome, antaŭe ni liveris nur malalt-klasajn aŭtojn, sed nun ankaŭ altklasajn importitajn el aliaj landoj, kun prezoj de kelkdek mil juanoj ĝis milionoj da juanoj."

En la pasintaj 30 jaroj loĝantoj de la urbo Tangshan liberiĝis el dolorego kaj komencis plani rekonstruadon. De la lastaj jaroj, kiel unu el malfermaj marbordaj urboj de Ĉinio, Tangshan ĉiam klopodas altiri eksterlandan investon. En la unua duono de la kuranta jaro la urbo utiligis eksterlandan kapitalon je la sumo de 310 milionojn da usonaj dolaroj, plimulte je pli ol 30% kompare kun la sama periodo en la lasta jaro kaj okupante la 1-an lokon en la provinco Hebei. Sinjoro Chai Hongsheng, oficisto el la Komerca Administracio de Tangshan, diris al raportisto, ke per la avantaĝo de profitfonto disvolvi industrion kaj inviti eksteran investon estas la ĉefa vojo de la urbo Tangshan. Li diris, "Tangshan estas urbo de peza industrio. La tradicia industrio konsistas el uzinoj, konstruaj materialoj kaj maŝinkonstruado. Per komuna investo, kunlaboro, transigo de akcioj kaj aliaj manieroj, nia urbo tiris al si investon de multaj internaciaj firmaoj kaj starigis la rilatojn de komuna investo kun la japanaj kompanioj Panasonic kaj Toyota, la franca Danone, la usona Anheuser-Busch kaj la honkong-a Cheung Kong."

Chai Hongsheng diris, ke la industria zono Caofeidian en Tangshan, vaste atentata, estas intense konstruata. Ĝi troviĝas ĉe la marbordo, sude de la urbo. Tie favora situo kaj bonaj kondiĉoj oportunas por starigoj de granda haveno kaj industria zono. Laŭ plano, tie oni starigos internacian havenon de krudmaterialoj en la regiono ĉe la maro Bohai, mondnivelan bazlokon de peza kaj kemia industrioj en la norda regiono de Ĉinio, ŝtatan rezervan kaj distribuan centron de komerca energio kaj ŝtatan modelan zonon de cirkula ekonomio de peza kaj kemia industrioj.

En la lastaj jaroj, ekonomia kresko de la urbo Tangshan kontinue rapidiĝas. En 2005 la ekonomia agregato de tiu ĉi urbo atingis 202,7 miliardojn da juanoj, la financa enspezo superis 22,6 miliardojn da juanoj, plimulte je pli ol 100% kompare kun tiuj en 2000. Oficisto de la magistrato, responda pri ekonomio, diris al raportisto, ke estontece la urbo kontinue praktikos la politikon pri malfermo al la ekstero, kaj klopodos plibonigi vivkondiĉojn da la popolo kaj konstrui la urbon harmonia kaj moderna.