• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-26 16:50:28    
Hujizhaxi ---taiwan-a komercisto en altebenaĵo (foto)

cri

"Hujizhaxi" estas tibeta nomo donita de lia tibeta amiko. Li fakte nomiĝas Bi Guoping. Jam estas la 4-a jaro post kiam li faris investadon ĉe la bordo de la Qinghai-Lago. La investita entrepreno titoliĝas, "Orplaĝa Turisma Serva Centro". Li devenis de Taibei.

Antaŭ nelonge, ĵurnalistaro de ambaŭ bordoj de la taiwan-a markolo por raporti la Qinghai-Tibetan Fervojon alvenis al la gubernio Haiyan sub la tibeta aŭtonoma subregiono de la provinco Qinghai por intervjui iun taiwan-an komerciston. Almenaŭ haltis la aŭtobuso, oni montris renkontantajn popolanojn ne malproksime: "Nu, la homo kun plej nigra haŭto estas la celo intervjuota."

La menciita Taiwan-a komercisto estas ja "fremdaspekta", kun longa hararo, nigra vizaĝo, sin vestinta per ŝaffela surtuto.

Elaŭtobusiĝinte, raportistoj ĉirkaŭis Bi Guoping, la demandoj komenciĝis de lia aspekto. Por forigi dubojn, Bi Guoping unue esprimis bonvenigon al raportistoj kaj poste konigis pri sia entrepreno en Qinghai.

Nun en la provinco Qinghai estas 19 registritaj entreprenoj investitaj de Taiwan-aj komercistoj. Tiu de Bi Guoping estas ne granda, kun la sumo de pli ol miliono da juanoj de renminbi, tamen, estas aparta. En la jaro 2003, li ekpreparis konstruadon de turismaj akceptaj instalaĵoj en la vidindejo Ora Plaĝo ĉe la Qinghai-Lago, nun jam finkonstruiĝis en la vidindejo spekta ĉambro, spektejo, folklora ĝardeno kaj aliaj, funkcias pli ol 10 amuzaj programoj kiaj plaĝaj motorciklo, ĉevalaro, varma aerostato, arkpafado kaj kampa ĵipo.

Parolante pri lia intimiĝo kun la Qinghai-Lago, Bi Guoping diris, "Infanece en Taiwan, mi aŭdis popolkanton tekstantan: 'La verda maro (Qinghai) verdas kaj la Flava Rivero flavas." Tio estas la unua impreso pri Qinghai. Post kiam mi vojaĝis al la Qinghai–Lago, kaj vidis tiom bela la pejzaĝon kaj tiom vastaj la ĉielon, la teron kaj la lagon, en mia koro fajras la sopiro al la loko. Baldaŭ mi decidis veni ĉi tien."

En 2003, turismamanto Bi Guoping venis al la okcidenta parto de la landinterno. Li veturigis la plaĝan kampan aŭton tra la gobio ekde Dunhuang dum dek tagoj. Tiam li intencis investi al Dunhuang por la turismado, tamen li poste rezignis pro tio, ke kelkaj Qinghai-anoj konigis pri la bela loko, ili proponis, ke li ĵetu rigardon al la Qinghai-Lago.

" Do" li diris, " mi transiris la Qilian-montaron, min direktante al Qinghai. Mi estis surprizita laŭ la vojo." Li ekscite rakontis, ke post atingo al la Qinghai-Lago, li preparis tendon kaj bovaĵon. Kelkajn tagojn poste li faris planon pri investado kaj baldaŭ subskribis interkonsenton kun la gubernio Haiyan.

Bi Guoping iam entreprenis en Taiwan tre faman bufedejon "Taibei Legendo". En la lastaj jaroj, li faris investojn ankaŭ en la provincoj Guangdong, Fujian, Shandong kaj aliaj lokoj. Nun li transdonis sian entreprenon en Taiwan kaj aliajn investitajn entreprenojn en landinterno, por tutenergie sin dediĉi al entrepreno sur la altebenaĵo. Li nomas tion kiel "diplomiĝan disertacion de la vivo."

Farante la "verkon", Bi Guoping plej multe konsideras ĝian rilaton kun medio. Li diris: "Mi atenteme faras investon al la Qinghai-Lago, ĉar estas nur unu Qinghai-Lago. Mi ne detruos ŝin. Kvankam mia komercado estas pli kaj pli bona, tamen nun mi ne kuraĝas akcepti ankoraŭ pli multajn turistojn. Mi devas pensi, ĉu la gazonaro povas ŝarĝi. Cetere, nia plaĝa motor-ciklo kaj kampa ĵipo devas iri sur vojo speciale malfemita por la arbara sekureco.

Raportistoj vidis en la Orplaĝa Turisma Serva Centro, ke terene de la vidindejo nur la akceptejo estas nove konstruita, la aliaj instalaĵoj estas tute per tibetaj tendoj. Entute ŝajnas loĝeja kvartalo de paŝistoj, tre harmonia kun la naturo kaj humanismeco de la Qinghai-Lago.

Pri la estonta disvolvo, Bi Guoping fidoplene diris, ke la ekspluato de la okcidenta parto estas granda strategio, la turisma komerca ŝanco de Qinghai estas grandega. Nun malfermiĝis la Qinghai-Tibeta fervojo, tio nepre aktivigos la disvolviĝon de la turismado ĉe la Qinghai –Lago.

Ĉiujare Bi Guoping vivas kaj laboras ĉe la Qinghai-Lago ĉirkaŭ 150 tagojn. Li diris, ke li estas unu el la maloftaj Taiwan-aj komercistoj konstante loĝantaj en Qinghai. Plejparte liaj dungitoj estas tibetanoj. Ili intime nomas lin "frato" kaj ankaŭ "Hujizhaxi", titolo signifanta "nigran tigron".

Adiaŭante, premante la manon de ĵurnalisto, entuziasma "Hujizhaxi" diris, "Mi bonvenigos vin refoje viziti nin, tiam ĉio estos nepre pli bona ĉi tie."