• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-26 16:57:35    
Ĉinio volas klopodi por kiel eble plej frue restarigi dohaan intertraktadon kune kun diversaj flankoj

cri

La 26-an de julio en Pekino, proparolanto de ĉina Komerca Ministerio esprimis, ke la dohaa intertraktado rilatas al tio, ĉu oni povos realigi ekvilibran kaj ordan evoluon de la monda ekonomio. Malhelpo al la dohaa intertraktado malfavoras al diversaj flankoj kaj la ĉina flanko volas klopodi kune kun diversaj flankoj por kiel eble plej frue restarigi la intertraktadan procezon.

Ĉinio pluapaŝe plifortigos kaj plibonigos makroskopan regadon

La 25-an de julio, ĝenerala sekretario kaj proparolanto de ĉina Ŝtata Komitato de Disvolvo kaj Reformado sinjoro Han Yongwen esprimis, ke en la posta duona jaro, Ĉinio pluapaŝe plifortigos kaj plibonigos makroskopan regadon.

Ĉinio kaj Indonezio antaŭenpuŝos reciprokan investon

Laŭ informo publikigita de la retejo de ĉina Ministerio pri Komerco en la 25-a de julio, en la 24-a, ĉina komerca ministro Bo Xilai interparolis kun indonezia komerca ministro s-ino Marie Elka Pangestu en Pekino, la du flankoj esprimis pluapaŝe grandigi skalon de investa kunlaboro.

Bo Xilai esprimis, ke la du flankoj aktive preparas por establi akcelan komitaton de duflanka investado, tio helpas solvi problemojn komune zorgatajn de ambaŭaj investantoj kaj antaŭenpuŝi reciprokan investon. Li diris, ke la ĉina registaro stimulas entreprenojn investi eksteren kaj aktive iniciati disvolviĝon de loka ekonomio.

Marie Elka Pangestu diris, ke la indonezia registaro bonvenigas ĉinajn entreprenojn fari investan kunlaboron en kampoj pri fabrikado, agrikulturo kaj forstokulturo.

Profito de centraj entreprenoj -- 350 miliardoj da juanoj

Laŭ informo publikigita de koncerna fako en la 25-a de julio, en la unua duonjaro, ĉinaj pli ol 160 centraj entreprenoj realigis profiton je 350 miliardoj da juanoj de renminbi, plimulte je 16% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Tiuj entreprenoj rilatas al gravaj branĉoj kaj ŝlosilaj kampoj por la sekureco kaj ekonomia vivlinio de la ŝtato.

Laŭ la publikigitaj ciferoj, en la unua duonjaro la produktado kaj funkciado pri karbo, elektro-energio, petrolo kaj transportado stabile kreskis. Krome, plue progresis energi-ŝparado kaj konsumad-redukto de la centraj entreprenoj.