• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-26 17:11:14    
Bush esprimis sendi pli da usonaj soldatoj al Bagdado

cri

Usona prezidento Bush esprimis, ke Usono praktikos novan sekurecan projekton kaj sendos pli da soldatoj garnizonantaj en Irako al Bagdado.

La 25-an de julio en la Blanka Domo, Bush faris interparolon kun iraka ĉefministro Nouri al-Maliki. En la komuna gazetara konferenco okazigita post la interparolo, Bush diris, ke li kaj ĉefministro Nouri al-Maliki kune ellaboris novan projekton pri sekureco, inkluzive de tio, ke oni sendu pli da usonaj soldatoj dispoziciitaj en diversaj lokoj de la iraka teritorio al Bagdado por plifortigi la sekurecan gardadon en Bagdado. Li ankaŭ emfazis, ke la usona armeo daŭre faros atakadon en diversaj lokoj de Irako, inkluzive de Bagdado. La koalicia armeo gvidata de Usono kaj la iraka sekuriga trupo, sub la helpado de la lokaj loĝantoj de Irako, protektos la loĝ-kvartalojn kaj poste vastigos la protektan sferon por elimini armitojn, kiuj agitas kaj fabrikas perfortajn agaĉojn.

Oni ankoraŭ memoras, ke antaŭ 6 semajnoj Nouri al-Maliki, kiu ĵus prenis la ĉefministrecon de Irako, elmetis projekton por garantii la sekurecon de la ĉefurbo Bagdado. Laŭ tiu projekto la koalicia armeo gvidata de Usono kaj la iraka sekuriga trupo faris grandaskalan ekstermadon al la armitoj en Bagdado. Tamen tiu ĉi grandskala milita agado rikoltis tre malmultan efikon. De la lastaj 2 monatoj senĉese okazas la konfliktado inter diversaj religiaj sektoj en la teritorio de Irako kaj eĉ ekzistas la danĝero de eksplodo de interna milito. Laŭ la statistiko de Unuiĝintaj Nacioj, en majo kaj junio, ĉiutage meznombre pli ol 100 irakaj civiluloj mortis en diversaj perfortaj eventoj. Evidente la sekureca projekto de Nouri al-Maliki ne povas garantii la sekurecon en Bagdado.

Kun tia cirkonstanco, oni ellaboris novan projekton. Tiu ĉi nova projekto pri sekureco estas "nova" pro tio, ke oni sendos pli da soldatoj garnizonantaj en Irako al Bagdado. Bush esprimis, ke en la venontaj kelkaj semajnoj, la usona armeo garnizonanta en Irako elektos soldatojn en diversaj lokoj de Irako kaj sendos ilin al Bagdado por subteni la sekurecajn laborojn en Bagdado. Bush esprimis ankaŭ, ke laŭ la postulo de la iraka registaro, Usono konsentis liveri al la iraka sekuriga trupo pli flekseblajn kaj pli modernajn armilajn ekipaĵojn kaj pli sekurajn militajn instalaĵojn. Evidente, ankaŭ tiu ĉi nova projekto pri sekureco, same kiel la antaŭa projekto, celas militajn rimedojn.