• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-27 07:24:05    
"Alpaj Florkronoj" kaj Ĝia Aǔtoro

CRI

Septembre de 1978, Zhao Mengsheng, fotisto de politikpropaganda departemento de la Armeo, transposteniĝis al la 9-a roto kiel ĝia komisaro. Rotestro kaj aliaj varme bonvenigis lin.

La 9-a roto estis pionira en milita trejnado. Zhao Mengsheng ne povis sin akomodi al la rigora ekzercado kaj peniga vivo, tial li skribis 2 leterojn al la patrino, ke ŝi faru manovradon por lin venigi al si. En novembro, kiam Zhao ricevis sankcion, la roto akceptis ordonon marŝi al fronto. Informite pri baldaǔa foriro de Zhao, rotestro Liang Sanxi forte koleris kaj draŝis lin per justaj vortoj. Zhao kontraǔvole sekvis la roton sur la fronton en Yunnan (suda provinco).

Zhao Mengsheng eksentis honton. Li do decidis resti en la roto, sur la nacidefenda fronto.

La 9-a roto okupis altaĵon, forbatis atakojn de malamikoj, unu post alia, kaj fine kaptis la ĉefan pinton de la monto 364. Sed ve! Ĉe la momento de finala venko, falis la rota estro! Liang Sanxi! Kugloj trafis liajn kapon kaj koron, kiam li estis ŝirmanta soldaton. Ankaǔ Jin Kailai, la rota vicestro! Li piede trafis minon, rompante sukerkanojn por la soldatoj, el kiuj sian vivon oferis Jin Xiaozhu kaj Xue Kaihua en bataloj. Glore vundiĝis Zhao Mengsheng.

Al la roto venis familianoj de la martiroj. Tristis la edzino de Jin Kailai, kun 4-jara filo kroĉiĝanta al ŝi. Zhao Mengsheng donis sian ordenon al ŝi. Venis ankaǔ la patrino kaj edzino de Liang Sanxi, Onjo Liang kaj Yuxiu, kiu lasta brake portis 3-monate aĝan filineton. Por ŝpari vojaĝan koston, ambaǔ piede iris 4 tagojn kaj fine atingis la rotan kantonmenton. El fotoj alportitaj de Yuxiu, Zhao Mengsheng rekonis, ke la patrino de Liang Sanxi estas lia iama mamnutristino.

Ĉiuj rotanoj faris funebradon, tiel ke Onjo Liang konsolis ilin: "Nacidefendo, ĉu povas ne kaǔzi sangadon? Sanxi mortis por la patrolando, lia morto estas merita."

Kiuj estas familianoj de martiro Xue Kaihua, veninta el Pekino? Fine oni trovis, ke la patro de la mortinta soldato estas armea estro.

Venis ankaǔ Wu Shuang, la patrino de Zhao Mengsheng. La kortuŝa sceno mortigis ŝian ideon venigi la filon al si. Ŝi publike kritikis sin kaj decidis, ke Zhao Mengsheng restu en la roto.

Zhao Mengsheng gvidis ĉiujn kamaradojn de la 9-a roto en kolektado de floroj kaj frondoj kaj plektado de girlandoj. Fine ili portis la florkronojn al la tomboj de la martiroj ĉe la alpo.

Kara retleganto, jen rakonto koncizigita el novelo titolita "Alpaj Florkronoj". Kiu ĝin verkis? Li Cunbao (1946-- ), el la gubernio Wulian de la provinco Shandong. Ĉi tian novelon li ne povus verki, se li mem ne estus armeano spertinta similan atakon, ĉu ne? Ja, li rekrutiĝis en 1964 kaj, soldatinte kelkajn jarojn, fariĝis plotona estro. En 1970 li oficis kiel verkanto en armea regiono Jinan. Aǔtune de 1984, post ekzamenoj, li fariĝis studento de literatura fakultato en Arta Instituto de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. En la lasta tempo de la 80-aj jaroj kaj la komenco de la 90-aj jaroj li publikigis multe da poemoj, noveloj, raportaĵoj kaj prozaĵoj, spegulantaj nacidefendan militon okazintan ĉe Vjetnamio. Li gajnis multajn premiojn, ekzemple premion de eminentaj noveloj ("Alpaj Florkronoj", "Monte, la 19-a Tombo" kaj "Or-Arĝenta Sonĝo".