• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-27 10:31:20    
Muziko mildigas morojn

cri
Norvega Esperanto-Ligo en sia retejo proponas aŭdadi muzikon kun la kantado en Esperanto. Estas arigitaj deknaŭ ensembloj, kiuj ludas kaj kantas esperantlingve interalie POP kaj ROCK, HIPHOP kaj TEKNO, Hardcore kaj UNDERGROUND sed ankaŭ trankvilajn baladojn.

Temas pri la ensembloj: Akordo, Inspiro, Ĵomart kaj Nataŝa, Jaques Yvart, Kaj Tiel Plu, Kajto, La Kompanoj, Morice Benin, Esperanto Desperado, Kore, Persone, Jomo, La porkoj, Merlin, DĴ Kunar, Dolchamar, Solotronik, Krio de morto kaj Piĉismo.

Deknaŭ ensembloj ludas kaj kantas entute naŭdek kvin muzikajn verkojn. Inter la elekteblaj kantoj kaj verkoj estas diversaj, sed multaj estas verdire belegaj kaj taŭgaj por niaj gajaj kaj tristaj ĥoroj.

La ensemblo Akordo belege kantas "La Esperon" -La Himnon de Esperantistoj. Kajto proponas - "Dormu milde" kaj "Maskon". Morice Benin kortuŝe kantas ke "La Landoj Ekzistas Ne" kaj en aliaj kantoj pri - "In-Spiro" kaj "Maristoj de l' tero". Jomo rememorigas la himnon "Maĥnovŝĉino". La porkoj kantas - "Kia nokto" kaj Merlin belege plenumas la verson "Ho, mia kor". Valoras aŭdadi ankaŭ La kompanojn en la belaj baladoj: "La lanternulo" kaj "Princo Roberto". Kaj Tiel Plu proponas kantante - "Malfermu belulino" . Jaques Yvart kantas pri "Geamantoj", "Akvo" kaj pri "Povra mateno" kaj la muzikgrupo Inspiro adresas sian verkon al - "Mia kara amik'".

Ŝajnas, ke inter preskaŭ cent diversaj muzikaj verkoj estas por ĉiu io interesa, kio valoras esti aŭskultata ne nur unufoje. Ŝajnas, ke valoras ankaŭ ekproponi al gastoj en niaj hejmoj ekaŭdi la kantojn en Esperanto, por ke ili povu ekscii, ke en nia vivanta Lingvo Internacia, oni ankaŭ kantas kaj eĉ... belege kantas.

Dank al la norvegaj gesamideanoj ni povas konatiĝi kun tiel multnombraj ensembloj - niaj, esperantistaj, apartenantaj al nia Esperantujo kaj kreantaj nian komunuman Esperantan kulturon. Koran dankon al Vi - Norvegaj Geamikoj por tio, ke ni povas ĝui la muzikan etoson en nia kara lingvo Esperanto. Koran dankon al Vi - ludantaj kaj muzikumantaj geartistoj - geamantoj de nia Zamenhof-Lingvo. Oni diras, ke muziko mildigas morojn! Ni aldonu - same kiel virino, ankaŭ mildigas korojn!

Tamen virino ne ĉiam estas apude kaj la muzikaj ensembloj - Esperantaj, estas aŭdeblaj tuj post la vizito de la retejo de NEL:http://www.esperanto.no/info_no/muzik/index.shtml

Venu do, aŭdadu kaj admiru kiel bele sonas Esperanto kiel la kantata lingvo. Mi faras tion jam ĉiutage!

Aldone: la artikolo estas liverita de Stanislaw Smigielski el Pollando