• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-27 14:45:17    
La templo Biyunsi

cri

La templo Biyunsi situas apud la parko Xiangshan, ĉe. 20 kilometrojn nordokcidente de Pekino. Ĝi estas la plej granda el la antikvaj temploj en la Okcidenta Montaro de Pekino.
Tiu templo sur iom post iom leviĝanta montdeklivo havas ses altecojn. La okcidenta Vajra Pagodo estas pli alta ol la orienta templa pordo je pli ol cent metroj. La templo konstruiĝis en la 14-a jarcento kaj portis la nomon Biyun'an. En la 16-a jarcento Yu Jing, eŭnuko prizorganta la imperiestrajn ĉevalojn, konstruis lokon por sia estonta tombo malantaŭ la templo. Tiam la templo estis plivastigata. Kaj oni nomis ĝin publika templo. Poste en la komencaj jaroj de la erao Jiajing, Yu Jing estis malliberigita kaj mortis en karcero. En 1623, eŭnuko Wei Zhongxian plivastigis tiun lokon por sia eterna ripozo. Poste en 1628 ankaŭ Wei Zhongxian estis kondamnita kaj sin mortigis. En la dinastio Qing, imperiestroj kaj iliaj edzinoj ŝatis la pejzaĝojn de la templo kaj frekventis tien. En 1748, la imperiestro Qianlong ordonis pligrandigi la templon, tiel ke oni konstruis la sudan korton kun halo de 508 skulptitaj arhatoj imite al al Jingci-templo ĉe la Okcidenta Lago en la urbo Hangzhou, suda Ĉinio kaj la Vajran Pagodon en la plej okcidenta parto de la templo.


Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949, la popola registaro riparis la templon kaj rekonstruis la Memoran Halon de Sun Jatsen, la granda pioniro de la ĉina demokratia revolucio. En la halo estas kristala ĉerko donacita de Sovetunio, busto de Sun Jatsen kaj liaj aŭtografoj kaj verkoj. En la du flankaj ĉambroj eksponiĝas fotoj pri lia revolucia aktivado.


La templo Biyunsi rigardas orienten kaj ĝiaj ĉefaj konstruaĵoj estas la Ĉielreĝa Halo, la Bodisatva Halo, la Arhata Halo, la Memora Halo de Sun Jatsen kaj la Vajra Pagodo. Ili sidas unu super alia laŭ montdeklivo. Proksime al la orienta templa pordo troviĝas blanka ŝtona ponto, sub kiu estas profundaĵo, kie lirlas fontakvo. Ĉirkaŭe staras altaj soforoj kaj salikoj, antikvaj pinoj kaj cipresoj. Se vi venas tien en varmega somero, vi tuj sentas agrablan malvarmeton. Antaŭ la ponto sin trovas paro da kaŭrantaj ŝtonaj leonoj, kiuj estas delikate skulptitaj kaj aspektas furioze.