• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-27 15:38:24    
Famaj tenisistoj Zheng Jie kaj Yan Zi

cri

Zheng Jie kaj Yan Zi, la ĉina duo, nun estas la plej brilaj en la tenisa mondo. Ili gajnis ĉampionecon de la virina duopludo en la Aŭstralia kaj Vimbledona Malfermkonkursoj, du el la 3 ĉi-jare okazintaj konkursoj de la granda ŝlemo. Pro ilia sukceso oni konvinkiĝis, ke ĉinaj tenisistoj havas la kapablon gajni la oran medalon de la virina duopludo en la Pekina Olimpiko.

Julie de 2006 en Pekino okazis teniskonkurso de la Federacia Pokalo. La 16-an en ekstra konkurso de la monda grupo Li Na venkis la germanan ludiston Kathrin Woerle per du 7:5. La ĉina teamo okupis superecon per 3 kontraŭ 0, tio signifas, ke fakte la ĉina teamo jam gajnis la konkurson kaj 1-afoje enviciĝis en la 8 potencojn de la Federacia Pokalo. Spektantoj ankoraŭ ne volis foriri, ĉar oni deziris vidi la ĉinan duon Zheng Jie kaj Yan Zi, ĉampionojn de la Aŭstralia kaj Vimbledona Malfermkonkursoj. Tiutage gepatroj de Zheng Jie kaj Yan Zi venis al la konkursejo por subteni sian filinon. Parolante pri ĉeesto de la gepatroj, Zheng Jie diris, "Miaj gepatroj donis al mi grandan subtenon. Ĉi-jare ili vizitis Francion por rigardi miajn matĉojn, tamen bedaŭrinde ili preterlasis la okazon. Mi multe ĝojas, ke ĉi-foje ili realigis la deziron."

En la komenco de la kuranta jaro, Zheng Jie kaj Yan Zi spertis reversion en la finalo de la Aŭstralia Malfermkonkurso. La matĉo okazis inter ili kaj la usona ludisto Lisa Raymond kaj la aŭstralia Samantha Stosur. Malgraŭ tio, ke ili perdis la 1-an partion, ili fine venkis la rivalojn per 2 kontraŭ 1 kaj gajnis por Ĉinio la 1-an ĉampionecon de unu el konkursoj de la granda ŝlemo. Tiu ĉi trofeo havas gravan signifon paralele kun tiu de Li Ting kaj Sun Tiantian en la Atena Olimpiko.

Inter junio kaj julio dum la Germana Mondpokalo, futbalaj matĉoj altiris grandan nombron da ĉinaj fanatikuloj. Tamen multaj ĉinoj dividis siajn atenton kaj laŭdon al tiu ĉi ĉina duo pro ilia eminenta ludo en la Vimbledona Malfermkonkurso. La finalo preskaŭ koincidis kun tiu de la Futbala Mondpokalo, tamen multaj ĉinoj preferis televidi la tenisan finalon. Zheng Jie kaj Yan Zi venkis Virginia Ruano Pascual kaj Paola Suarez, la hispana-argentinan duon, kiu okupas la 1-an lokon en la mondo, per 2 kontraŭ 1, kaj gajnis la ĉampionecon. Ilia sukceso en la Aŭstralia Malfermkonkurso eble estas iom hazarda pro reciproka ne-kono, sed venko en la Vimbledona Malfermkonkurso kun historio de 120 jaroj sufiĉe atestas ilian talenton.

Zheng Jie kaj Yan Zi ambaŭ venis el la provinco Sichuan. En ilia infanaĝo la gepatroj sendis ilin por lerni tenisludon kun la celo fortigi la korpon. Jam en la aĝo de 7 jaroj la du knabinoj vivis kaj akceptis trejnadon en sama sportlernejo, tial ili bone konas unu la alian pli ol aliaj duopaj ludistoj. Dum matĉo ili ofte stimulas unu la alian per sama dialekto.

Gajninte la ĉampionecon de la Vimbledona Malfermkonkurso, la du knabinoj diris, "Ni gajnis la ĉampionecon sur gazono, al kiu ni ne kutimiĝas, tio vere aldonis al ni grandan memfidon por la venonteco." Zheng Jie estas 23-jara, kaj Yan Zi estas pli juna ol ŝi je 1 jaro. Oni estas konvinkita, ke la juna duo probable akiros pli brilan atingon.