• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-27 16:56:05    
Saddam Hussein preferas pafmortigon

CRI

La 26-an de julio, post 18-taga malsatstriko kaj kuracado en hospitalo, Saddam Hussein, la eksa prezidento de Irako, estis kondukita al tribunalo por akcepti juĝadon rilate al la kazo pri murdo de 148 ŝijaistoj de la vilaĝo Dujail en 1982. Li petis militistan trakton de la tribunalo, ke se li estus kondamnita je ekzekuto, li preferos pafmortigon al strangolo.

Saddam Hussein, vestita kiel kutime en nigra eŭropstila vesto kaj blanka ĉemizo, aperis kun trankvila mieno en la tribunalo. Kvankam li fastis 18 tagojn, tamen li ŝajnis vigla, nur iom maldika. En la juĝado li diris al aŭditoro Raouf Abdel-Rahman, ke se li estus kondamnita je ekzekuto, li petas pafmortigon, ĉar li estas milististo, li do devos esti ekzekutita laŭ milita leĝo, sed ne la strangolo por ordinaraj krimuloj. Tiutage liaj advokatoj rifuzis ĉeesti al la tribunalo. La tribunalo sendis al li advokaton por fari la lastan priparolon, tamen tion rifuzis Saddam Hussein. En la 19-a de oktobro de la pasinta jaro la tribunalo ekprocesis kontraŭ Saddam Hussein kaj liaj 7 altrangaj asistantoj pro tio, ke ili estas suspektataj partopreni en la murdo de 148 ŝijaistoj de la vilaĝo Dujail. Tamen la juĝado iris ne glate. Saddam Hussein ekrifuzis manĝon en la 8-a de julio, protestante kontraŭ la akuzo al li. La 26-an de julio oni perforte kondukis lin al la tribunalo por ke li faru la lastan priparolon.

Oni ĝenerale opinias, ke Saddam Hussein kaj liaj advokatoj uzis kutiman manovron en la ĉi-foja juĝado por prokrasti la proceson. Ili elmetis dubon pri leĝeco kaj justeco de la pridemando. En la 26-a de julio antaŭ la tribunala juĝado Saddam Hussein publikigis deklaron. Li refoje defiis la tribunalon pro la leĝeco kaj justeco. Li diris, ke la tribunalo estas kontraŭleĝa instrumento de Usono, la okupanto. Li diris al aŭditoro Raouf Abdel-Rahman, ke usonanoj perforte kondukis lin al la tribunalo, tio malobservis lian volon kaj estas maljusta. En debato kun la aŭditoro, Saddam Hussein diris, ke lia politika prelego instigis mortigi ne irakanojn, sed usonanojn kaj invadantojn; nun li estas malliberigita, tamen irakaj bravuloj liberigos la patrujon. Krome li ankaŭ protestis kontraŭ la longa procesado, kiu daŭris jam 9 monatojn.

La tribunalo jam aŭskultis la lastan priparolon de 6 akuzitoj, inkluzive de Saddam Hussein. Post kiam la ceteraj faros la priparolon, la tribunalo verdiktos kontraŭ la 8 akuzitoj probable en aŭgusto.

Rilate al la peto de Saddam Hussein pri pafmortigo, analizistoj opinias, ke de tio oni povas trovi, ke Saddam Hussein estas preta psike por akcepti ekzekuton. Tamen li preferas dignan mortigon. Laŭ li, militisto devas morti de pafo, tiel li restigos heroan figuron al la iraka popolo.